La ĉina koro kaj monda okulo de la lernejo en la Popla Strato --
de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-02-20 14:59:19     Redaktoro:祃璟琳

 

Ekde la deksepa de decembro okazis en Taiyuan, la ĉefurbo de la Shanxi-Provinco de Ĉinio, la sesa Esperanta-semajno de la elementa lernejo Baiyangshujie. Ĉi jare ĝi estis precipe grava, ĉar ĝi ankaŭ celebris la dek-jariĝon de la Esperanto-instruado tie, kiu nun koncernas preskaŭ 400 gestudentojn inter la aĝo de ses kaj dekdu. La lernejo mem estis fondita antaŭ 60 jaroj kaj S-ro Wei Yubin—la nuna prezidanto de la ĉina sekcio de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI)—estis ĝia direktoro dum la lastaj 20. Ekde la okdekaj jaroj li havis grandan amon al Esperanto kaj al ĝia ideo de amikiĝo inter popoloj. Kaj iom post iom li kapablis konvinki siajn gekolegojn kaj la gepatrojn de la gelernantoj pri la boneco de eduka sistemo, kiu pretigas la infanojn havi "ĉinan koron", ĝuante la belecojn de ĉina kulturo, sed ankaŭ akiri "mondan okulon" kaj pli larĝan pensmanieron jam en frua aĝo. Kiel unu el la verdaj standardoj dum la ceremonio recitis, fakte, "Esperanto ne estas nur lingvo."

Tiu duobla animo de la lernejo Bajangshujie (litere, "de la Popla Strato") jam klare videblas en ĝiaj arkitekturo kaj ornamaĵoj. Enirante la ĉefan sportan korton, bonvenigas nin ŝtono, kiu similas al klasika ĉina drako kaj portas sur si gravurita la studentan himnon. Desegnaĵoj sur la muroj rememorigas la infanojn pri konfuceaj virtoj kiel fila pieco tra la generacioj. Je la fondo de la korto ni eniras stelean ĝardenon, kie belas ŝtonaj kaligrafaĵoj de ĉinaj poemoj aŭ pri Esperantaj idealoj. Inter ili elstaras la vortoj de Mao Zedong favore al Esperanto, dum basreliefo de la ok senmortaj beatuloj transirantaj la maron pere de la kunmeto de siaj individuaj talentoj montras, ke la aparta kontribuo de ĉiuj gravas kaj diverseco helpas antaŭenigon. Kelkaj el la surŝtonaj poeziaĵoj estas de S-ro Wei Jubin mem, kiu elektis la ĉinecan Esperantan nomon "Jado" kaj emas praktiki la tradiciajn artojn. Li varme kuraĝigas en la lernejo la agadon de artistoj, kiel S-ro Shi Yuxi, kiu inspiriĝas el naturaj ĉefverkoj kaj klasika pentrarto por inki spirplenajn montarajn pejzaĝojn. Eĉ gastoj, kiuj tranoktas en la lernejo, povas ĝui ĉambron ornamitan laŭ la ĉina gusto, kun delikataj objektoj sur ligna bretaro kaj plenlune ronda fenestro.

La monda vido de la elementa lernejo en la Popla Strato videblas el ĝia brile verda koloro kaj el standardoj sur ĝiaj ĉefaj enirejoj, kiuj diras: "Kiu konas Esperanton, tiu konas la mondon" aŭ "Esperanto estas mojosa!" Kora skulptaĵo ĉe la ena korto recitas "mi amas vin" en multe da lingvoj kaj ĉiu klasĉambro havas sian Esperantan nomon. Sur la reto de la sporta korto naŭ grandaj verdaj literoj pendas por formi kune la nomon de la lingvo de Zamenhof kaj samtempe montri la idealojn, kiujn ĝi portas. "Mi havas revon" de Martin Luther King kunvivas kun la ĉina novelisto Lu Xun, Nelson Mandela kaj Patrino Teresa de Kolkato. Portretoj de Gandhi, Tolstoj, Abraham Lincoln, Thomas Jefferson, Romain Rolland kaj Jean-Jacques Rousseau akompanas la "rondon familian" de Zamenhof kaj la vortojn de la 11-jaraĝa ĉina knabeto Cheng Bingchao: "Bona infano devas lerni Esperanton, bona lernejo devas lernigi Esperanton." La kvara etaĝo de la lernejo montras kolekton da fotoj de la samideanaj instruistoj, kiuj vizitis Baiyangshujie dum la jaroj kaj kiuj tro multas por esti ĉiuj rememorataj ĉi tie. inter ili rekoneblas ekzemple la ĉinaj Gong Xiaofeng (Arko) kaj Liu Baoguo (Optimisto), la franca Annie Grente, la usona Ron Glossop kun multe da famaj kaj entuziasmaj aliaj, ĉiam ĉirkaŭataj de feliĉaj kaj viglaj infanoj.

Ni povas nin demandi sur kiu pedagogia vido sin regas tiu ĉi duobla animo de la lernejo en la Popla Strato. Respondo estas parte donata fare de belaj kaligrafaĵoj en la ĉina kun Esperanta traduko, kiuj pendas de la enaj muroj. Sur ili fakte estas devizoj celantaj la lernantojn kaj la instruistojn kiel "Ellerni kiel konduti, antaŭ ol lerni scion" aŭ "Ĉiam rigardi la lernantojn aprece, kaj trakti ilin tolereme" aŭ "Ne eduku ilin kiel tiujn lernantojn, kiuj sin montras malgajaj kaj volas fariĝi plenkreskuloj tro frue." Alia praktika respondo venas el la lernantoj mem, kiuj ĉiam eduke salutas eksterlandajn gastojn en Esperanto, scivoleme faras demandojn kaj tute nature levas manojn por doni respondojn, eĉ kiam temas pri tute novaj konoj kaj kampoj. Alimaniere dirite, la duobla animo de la eduka sistemo de Baiyangshujie celas precipe kuraĝigi gelernantojn havi grandan fidon en la mondo kaj en sia ebleco pozitive interagi kun ĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin