Xi Jinping renkontiĝis kun Ali Larijani

(GMT+08:00) 2019-02-21 11:05:41     Redaktoro:Shanshan

Merkrete en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Ali Larijani, prezidanto de la Islama Parlamento de Irano. Xi emfazis, ke Ĉinio neniam ŝanĝis sian decidon pri disvolvado de ampleksa strategia partnereco kun Irano , subtenas Iranon ludi konstrueman rolon por garantii regionajn pacon kaj stabilecon.

Larijani transdonis sinceran saluton de la irana plej alta gvidanto Granda Ajatolo Seyyed AliKhamenei. Li diris, ke Irano rigardas la rilatojn kun Ĉinio sur strategia alteco kaj laŭ longtempa disvolviĝo. Fortigi la duflankan amikan kunlaboron ne nur konformas al la bazaj interesoj de la du landoj, sed ankaŭ havas gravan signifon por paco, stabileco kaj disvolviĝo de Azio kaj la mondo. Sub la nova situacio, Irano volas profundigi politikan interfidon kun Ĉinio, akceli pragmatan kunlaboron kaj grandigi reciprokan subtenon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin