Novaĵoj (Februaro 21)

(GMT+08:00) 2019-02-21 17:32:34     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21 de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping renkontiĝis kun Ali Larijani; Putin diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj estas stabiliga faktoro de internaciaj aferoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrete en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Ali Larijani, prezidanto de la Islama Parlamento de Irano. Xi emfazis, ke Ĉinio neniam ŝanĝis sian decidon pri disvolvado de ampleksa strategia partnereco kun Irano, subtenas Iranon ludi konstrueman rolon por garantii regionajn pacon kaj stabilecon.

Larijani transdonis sinceran saluton de la irana plej alta gvidanto Granda Ajatolo Seyyed AliKhamenei. Li diris, ke Irano rigardas la rilatojn kun Ĉinio sur strategia alteco kaj laŭ longtempa disvolviĝo. Fortigi la duflankan amikan kunlaboron ne nur konformas al la bazaj interesoj de la du landoj, sed ankaŭ havas gravan signifon por paco, stabileco kaj disvolviĝo de Azio kaj la mondo. Sub la nova situacio, Irano volas profundigi politikan interfidon kun Ĉinio, akceli pragmatan kunlaboron kaj grandigi reciprokan subtenon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj de spacialaj sciencistoj kaj inĝenieroj, kiuj partoprenis en esploro kaj ekspluato de la ĉina lunsondilo Chang'e-4 vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, akcentis, ke spaciala esploro estas senfina. Xi vokis al sciencaj kaj teknikaj laborantoj kaj spacialaj inĝenieroj klopodi por atingi ĝeneralan celon de la ĉina lunsonda projekto, antaŭenpuŝi disvolvadon de la internacia aerokosma afero kaj liveri pli da ĉinaj saĝo, solvo kaj forto por pace utiligi la kosmon kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro. Xi montris, ke grandaj aferoj estas bazitaj sur novigo, kaj nur novigo decidas la estontecon. Li akcentis, ke ekzistas neniu facila vojo por fari la landon potenca en scienco kaj tekniko, kaj nur novigo povas helpi akiri avantaĝon. Xi diris, ke Ĉinio devas kapti direkton de la ĝenerala tendenco de scienca kaj teknika disvolvado en la mondo, respekti sciencon kaj fokusiĝi al strategiaj, bazaj kaj pioniraj sektoroj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon al la malferma ceremonio de la Jaro 2019 de Amaskomunikilaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kiu okazis merkrede en Pekino.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj landoj de la asocio, kiel proksimaj najbaroj ligitaj per kulturaj rilatoj kaj kun longa historio de amikaj interŝanĝoj, profundigis strategian komunikadon en la lastaj jaroj. La du flankoj faris komunan klopodon en konstruado de la Zono kaj Vojo, antaŭenigante interpopolajn interŝanĝojn, konvene traktante malkonsentojn kaj protektante regionan stabilecon. Li rimarkigis, ke rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio eniris novan fazon de ĉiuflanka disvolvado, kaj okazigo de la Jaro 2019 de Amaskomunikilaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj reprezentas gravan rimedon por intensigi la duflankan strategian partnerecon.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris merkrede en Moskvo, ke rusa-ĉinaj rilatoj estas stabiliga faktoro de internaciaj aferoj, kaj la rusa flanko atribuas gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio.

Putin faris la rimarkojn, kiam li faris paroladon pri stato de la lando al la Federacia Konsilio. Li diris, ke la duflankaj rilatoj de egaleco kaj reciproka profito inter Rusio kaj Ĉinio estas grava stabiliga faktoro de internaciaj aferoj kaj bona ekzemplo de ekonomia kunlaboro kaj helpas certigi sekurecon de la eŭrazia regiono. Li aldonis, ke samtempe Rusio donas gravecon ankaŭ al la ekspluatado de potencialo de rilatoj kun Hindio.

Putin diris ankaŭ, ke Rusio klopodos plu por konstrui la unuigitan merkaton de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj disvolvos kunlaboron kun la ekstera mondo, inkluzive de akordigo de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato Zono kaj Vojo, kio estas antaŭparolo de konstruado de la granda eŭrazia partnereco.

Registaraj ĉefoj de Finnlando, Belgio, Nederlando, Danio, Estonio kaj Slovenio kunvenis marde en la finna ĉefurbo Helsinko, vokante al la tuta mondo akceli multflankecon.

Komuna deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la ses registaraj ĉefoj opiniis, ke la ĉefa tasko pri traktado de tutmondaj demandoj estas akceli internacian ordon bazitan sur reguloj kaj efikan multflankecon, kaj ili reasertis sian promeson konservi la validecon de reguloj de la Monda Organizo pri Komerco.

La ses registaraj ĉefoj urĝis preni pli ampleksan kaj strategian politikon por Ĉinio, plibonigi transatlantikajn komercajn kaj investajn rilatojn kaj disvolvi rilatojn kun Afriko en pli ekvilibra maniero. La deklaro ankaŭ emfazis, ke la Eŭropa Unio devas esti la tutmonda gvidanto de reagoj kontraŭ klimatŝanĝiĝo.

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris, ke li kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un havos pli da renkontiĝoj post tiu en la vijetnama ĉefurbo Hanojo.

Li diris tion al raportistoj post renkontiĝo kun aŭstra ĉefministro Sebastian Kurz en la Blanka Domo. Li diris, ke la baldaŭa renkontiĝo inter li kaj Kim absolute ne estos la lasta. Li aldonis, ke li ne opinias, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko ne volas rezigni sian nuklean planon, kaj li volas nuligi sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, tamen ĝi devas la unua preni signifan agadon.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres merkrede esprimis grandan zorgon pri la situacio en Sud-Azio kaj urĝis la registarojn de Hindio kaj Pakistano sin deteni.

La 18an de februaro en la distrikto Pulwama refoje okazis pafado, kaj almenaŭ 9 homoj estis mortigitaj.

Deklaro publikigita de proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN diris, ke Guterres forte kondamnis la atakon kaj perfortaĵon kaj urĝis registarojn de ambaŭ landoj maksimume sin deteni por eviti malpliboniĝon de la situacio. Li diris, ke li kredas, ke nunaj malfaciloj kaj defioj povas esti pace kaj plene solvitaj per efika komunikado kaj interagado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin