Necesas al SK konsideri lanĉi diskuton pri la returneblaj klaŭzoj de la rezolucio

(GMT+08:00) 2019-02-21 19:13:31     Redaktoro:Xiong

Konforme al la antaŭnelonga aserto de la usona prezidento Trump, konsideri mildigi sankciojn al Nord-Koreio, en la 21a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke en la nuna situacio Ĉinio opinias, ke necesas al la Sekureca Konsilio (SK) de UN konsideri lanĉi diskuton pri la returneblaj klaŭzoj de la rezolucio kaj fari politikan solvon per realaj agoj.

En tiutaga gazetara konferenco, respondante al koncerna demando, Geng Shuang diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas, ke Nord-Koreio kaj Usono tenas dialogon kaj direktiĝas unu al la alia, kaj atendas, ke la dua renkontiĝo de nordkorea kaj usona gvidantoj iru glate kaj akiru pozitivajn fruktojn. Geng Shuang diris:

"En la nuna situacio Ĉinio opinias, ke necesas al la Sekureca Konsilio (SK) de UN konsideri lanĉi diskuton pri la returneblaj klaŭzoj de la rezolucio kaj fari politikan solvon per realaj agoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin