Ĉinio alte laŭdas la pozitivan takson de Putin pri la ĉina-rusaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-02-21 19:18:00     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 21a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio alte laŭdas la pozitivan takson de la rusa prezidento Putin pri la ĉina-rusaj rilatoj.

En sia mesaĝo pri la ŝtato, antaŭ nelonge prezentita, la rusa prezidento Putin diris, ke Rusio donas atenton al la disvolvado de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, kaj la dulandaj rilatoj bazitaj sur egaleco kaj reciprokaj profitoj estas grava stabiliga faktoro meze de internaciaj aferoj, bona ekzemplo por ekonomia kunlaboro, kaj utileco por garantii la sekurecon de Eŭropo kaj Azio. Por tio Geng Shuang faris komenton jene:

"En la pasinta jaro la dulande komerca sumo superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj iliaj kunlaboroj en diversaj kampoj progresis kvalite, kio alportis bonojn kaj interesojn al la du landoj kaj la dulandaj popoloj. Ĉi-jare estas la 70-jariĝo de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj okaze de tio la du landoj plifortigos al si strategian kunagadon, multe favorigos la dulandajn popolojn, kaj faros penadon por la sekureco kaj stabileco de la mondo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin