Turkio ripetis sian volon aliĝi al Eŭropa Unio

(GMT+08:00) 2019-02-21 20:28:52     Redaktoro:Xiong

La 21an de februaro la turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke ĝi ripetas sian volon aliĝi al Eŭropa Unio kaj kontraŭstaras la raporton lanĉitan de la Eŭropa Parlamento provizore ĉesigi la intertraktadon pri aliĝo de Turkio al Eŭropa Unio.

En la 20a de februaro la Komitato de Eksterlandaj Aferoj sub la Eŭropa Parlamento pasigis raporton, alvokante al la Eŭropunia Komisiono kaj la membroj de Eŭropa Unio provizore ĉesigi la intertraktadon kun Turkio pri ties aliĝo al Eŭropa Unio, kaj la kialo estas, ke Turkio neglektas la homajn rajtojn kaj liberecon de civitanoj, entrudiĝas en juron, kaj konfliktas kun Cipro pri teritorio.

En sia deklaro la turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Turkio "absolute ne akceptas" la raporton de la Eŭropa Parlamento, kaj ke Turkio, kiel kandidato de Eŭropa Unio, ĉiam strebas al sia reformado por aliĝi al Eŭropa Unio, kaj aliĝo de Turkio al Eŭropa Unio konformas al la komunaj interesoj de Turkio kaj de Eŭropa Unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin