Centra dokumento 1 prioritatigas agrikulturan kaj kamparan disvolvadon

(GMT+08:00) 2019-02-21 15:41:22     Redaktoro:Yu

Demandoj pri agrikulturo, kamparaj regionoj kaj kamparanoj restas la ĉefaj prioritatoj de Ĉinio por la 16a sinsekva jaro, ĉar ĉi-jare la centra dokumento 1 refoje prioritatigas disvolvadon de agrikulturo kaj kamparaj regionoj.

La dokumento, la unua politika deklaro publikigita de centraj aŭtoritatoj ĉiujare kaj rigardata kiel indikilo de politikaj prioritatoj, estis publikigita marde de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio. La dokumento diris, ke tiu ĉi jaro kaj la venonta jaro markas decidan periodon por finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, kaj sufiĉe multaj taskoj devas esti plenumitaj en kampoj rilataj al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj kamparanoj.

Nutraĵa sekureco estas la fundamento de traktado de la demandoj pri agrikulturo, kamparaj regionoj kaj kamparanoj. Ĉinio okupas nur 10% de la monda kulturata tero, tamen ĝi vivtenas 20% de la monda loĝantaro. La centra dokumento ĉijare emfazas la gravecon de nutraĵa sekureco kaj ankaŭ la gravecon de profundigo de proviz-flanka struktura reformo. La dokumento postulas certigon de la areo de kultivado de grenoj.

Aliflanke, pro la kreskanta postulado de bonkvalitaj agrikulturaj produktoj, la ĉefa kontraŭdiro de la ĉina agrikulturo jam turniĝis de la nesufiĉa produkto al neekvilibra strukturo. Pasintjare en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, pli ol mil entreprenoj el pli ol cent landoj ekspoziciis siajn agrikulturajn produktojn, kaj tiuj produktoj estis ŝatataj de ĉinoj.

Kiel la plej granda konsumanto-lando de agrikulturaj produktoj de la mondo, Ĉinio importos pli da agrikulturaj produktoj, kiuj estas postulataj de la ĉina merkato. Danke al profundigo de la reformo, la agrikultura konkurenciva kapablo de Ĉinio ĝenerale altiĝos, kaj la nutraĵa sekureco estos plifortigita, kio helpos al Ĉinio efike trakti diversajn riskojn kaj realigi celojn de ekonomisocia disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin