Inaŭguriĝis 7a Ĉina-Usona Altnivela Ekonomia kaj Komerca Konsiliĝo en Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2019-02-22 12:03:57     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde matene laŭ la loka tempo en la administra oficdomo Eisenhower de la Blanka Domo, Liu He, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro, kaj estro de la ĉina flanko por la Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono, kaj usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin, kune prezidis la inaŭguron de la 7a Ĉina-Usona Altnivela Ekonomia kaj Komerca Konsiliĝo. Ĉi-foja altnivela konsiliĝo okazas de la 21a ĝis la 22a de februaro en Vaŝingtono kaj la duflankaj teamoj jam faris labornivelan konsiliĝon en la 19a de februaro.

Ĉefaj ĉeestantoj de la du landoj inkluzivas, Yi Gang, estron de la Ĉina Popola Banko, Cui Tiankai, ĉinan ambasadoron en Usono, Wilbur Ross, usonan ministron pri komerco, kaj Larry Kudlow, direktoron de la Nacia Ekonomia Komisiono de la Blanka Domo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin