Aĉeto de akcioj de CICC fare Alibaba rapidigas kunfandiĝon kaj malfermon de la ĉina financo

(GMT+08:00) 2019-02-22 17:41:20     Redaktoro:Xiong

En la lasta tempo la grupo Alibaba informis, ke ĝi jam plenumis la aĉeton de ĉ. 203 milionoj da akcioj de la Ĉina Internacia Korporacio de Kapitalo kun Limigita Respondeco (CICC: China International Capital Corporation Limited), kiuj okupas 4,84% de la emisiitaj akcioj. Laŭ la raporto de CICC en la tria trimestro de 2018, Alibaba, post la aĉeto de akcioj de CICC, fariĝis la tria granda akciulo de CICC, nur post Hujin (55,68%) kaj Tencent (4,95).

La aĉeto de akcioj de CICC fare de Alibaba montras la tendencon, ke nun la ĉina financo kaj interretaj magnatoj pograde kunfandiĝas inter si, kaj tio ankaŭ estas iompostiome matura signo de la interreta financo kaj la financa interreto.

Alibaba bone vidas la investan kaj servan kapablojn posedatajn de CICC, dum la avantaĝo de flukvanto, disponata de Alibaba en interreto, povas liveri bonan servon al la klientoj de CICC. Kaj tiel, la aĉeto de akcioj de CICC fare de Alibaba povas esti rigardita kiel gravan majloŝtonon de tio, ke la ĉina financa "teamo" pluapaŝe malfermas sin al neŝtata kapitalo.

En la nova malfermo de Ĉinio la ĉina financo devas iri la vojon de kunfandiĝo kaj malfermo: unuflanke, ĝi devas kunfandiĝi kun scienco kaj tekniko kaj senĉese altigi sian servan nivelon, kaj aliflanke, ĝi devas pluapaŝe malfermi sin al neŝtata kapitalo, ekzemple, de privataj entreprenistoj kaj de eksterlandaj kapitalistoj. Kaj sekve tio povas ŝanĝi la situacion en kiu la financo servas ĉefe al ŝtataj entreprenoj, rapidigi reformon de financo, altigi efikon de servo, liveri justan servon al ĉiaj posedsistemaj entreprenoj ĉu en komerca medio ĉu en financa flanko, kaj fine lasi fizikajn ekonomiojn altnivele disvolviĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin