Ĉinio esperas al Barato kaj Pakistano deteni sin por protekti pacon kaj stabilecon de la regiono

(GMT+08:00) 2019-02-22 20:18:03     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 22a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esperis, ke koncernaj partioj faros objektivan kaj justan enketon pri la atako en Kaŝmiro regata de Barato kaj konstatos la veron de la evento, kaj ke Barato kaj Pakistano sin detenos por protekti la pacon kaj stabilecon de la regiono.

Laŭraporte, en la 21a de februaro la Sekureca Konsilio de UN pasigis tiun novaĵan paroladon de prezidanto pri la evento de atako, kiu mencias, ke la organizaĵo Jaish-e-Mohammad deklaris sin respondeca pri la evento, sed dume Jaish-e-Mohammad mem publike neis sian rilaton kun la evento. Por tio Geng Shuang diris:

"Ĉinio rimarkas, ke la pakistana registaro esprimis sian volon kunlabori kun Barato por fari enketon pri la evento kaj solvi la malkonkordon inter la du landoj per dialogo. Ĉinio esperas, ke la koncernaj partioj faros objektivan kaj justan enketon pri la atako en Kaŝmiro regata de Barato kaj konstatos la veron de la evento, kaj ke Barato kaj Pakistano sin detenos por protekti la pacon kaj stabilecon de la regiono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin