Irako akceptis 150 aktivulojn de Islama Ŝtata, kaptitajn en Sirio

(GMT+08:00) 2019-02-22 12:52:06     Redaktoro:Yu

Triba gvidanto diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la iraka sekurectrupo ĵaŭde akceptis 150 aktivulojn de la grupo Islama Ŝtato, kiuj estis kaptitaj de la Siria Demokratia Armeo en Sirio.

Qateri al-Obaidi el la triba milico de la provinco Anbar, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la Siria Demokratia Armeo transdonis 150 aktivulojn de la Islama Ŝtato al la Agadkomandejo al-Jazira en la iraka okcidenta provinco Anbar post aresto de ili dum la batalo por liberigo de la lasta fortikaĵo de la Islama Ŝtato en la regiono Baghouz en okcidenta Sirio.

Al-Obaidi aldonis, ke la aktivuloj ricevitaj de la iraka armeo plejparte estis krimuloj, kontraŭ kiuj la irakaj aŭtoritatoj publikigis arestordonon, pro mortigo kaj turmentado kontraŭ la irakaj civiluloj kaj batalo kontraŭ la iraka sekurectrupo.

La transdono inter la iraka armeo kaj la Siria Demokratia Armeo estis efektivigita per kunlaboro inter la iraka armeo kaj la iraka informa servo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin