Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-02-22 12:58:06     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun saŭd-arabia ŝtatministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir.

Wang diris, ke rapide disvolviĝis kunlaboro inter Ĉinio kaj Saud-Arabio en diversaj kampoj, kaj la du flankoj respektis, komprenis kaj subtenis unu la alian. La internacia situacio estas plena de necerteco nun, kaj la du flankoj devas labori kune por aldoni pli da pozitiva energio kaj stabileco al la internacia kaj regiona situacio. Ĉinio volas plifortigi la altteknikan kunlaboron kun la saud-arabia flanko kaj kune brakumi la kvaran industrian revolucion. Wang diris, ke li kredas, ke Saud-Arabio liveros plu justan merkatan medion por ĉinaj entreprenoj. Wang adiris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Saud-Arabio ambaŭ alfrontas la minacojn de terorismo kaj ekstremismo, kaj la du flankoj devas plifortigi kunlaboron por kune protekti la sekurecon kaj stabilecon de la du landoj kaj la regiono.

Adel al-Jubeir diris, ke la duflankaj rilatoj estis tre stabilaj kaj solidaj kun rapida disvolviĝo en la lastaj jaroj, kaj ke la saud-arabia flanko rigardas Ĉinion kiel longtempan strategian partneron kaj esperas pli proksimajn rilatojn en politiko, ekonomio, sekureco kaj aliaj lokoj. Li diris, ke la saud-arabia flanko tute komprenas kaj subtenas Ĉinion en ĝiaj klopodoj por defendo de naciaj sekureco kaj stabileco kaj opono kontraŭ ajna interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin