Usona prezidento Trump intervidiĝas kun Liu He

(GMT+08:00) 2019-02-23 13:42:10     Redaktoro:Xiong

En la 22a de februaro laŭ la loka tempo la usona prezidento Trump intervidiĝis en la ovala oficejo de la Blanka Domo kun Liu He, estanta en Usono por ĉeesti la sepafazan altnivelan interkonsiliĝon pri komerco inter Ĉinio kaj Usono, la speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, kaj kondukanto de la ĉina delegacio por la ĉina-usona dialogo pri ekonomio.

Antaŭ ĉio Liu He transdonis al prezidento Trump buŝmesaĝon de prezidanto Xi Jinping. Liu He diris, ke ĉi-foje li, kiel speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, denove vizitas Vaŝingtonon por pluapaŝe plenumi la gravajn ideojn akiritajn de la dulandaj gvidantoj kaj igi la komercan konsiliĝon bazitan sur jam atingitaj fruktoj havi pli grandan progreson; dum la du tagoj la dulandaj komercaj teamoj faris fruktoriĉajn intertraktojn kaj akiris pozitivajn atingojn en komerco, agrikulturo, teknika transiĝo, intelekta proprieto, financa servo kaj tiel plu.

Trump dankis, ke prezidanto Xi Jinping sendis al li buŝmesaĝon, kaj petis, ke Liu He transdonu sinceran saluton kaj bondezirojn de li kaj lia edzino Melania Trump al prezidanto Xi Jinping, profesorino Peng Liyuang kaj la ĉina popolo. Trump diris, ke li havas intimajn kaj fortajn rilatojn kun prezidanto Xi Jinping, kaj li kredas, ke la du flankoj povos difinitive atingi interkonsenton signifan kaj favoran por la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin