Novaĵoj (Februaro 25)

(GMT+08:00) 2019-02-25 16:12:24     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25a de februaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Usono finis la 7an altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon; brita ĉefministro refoje prokrastis parlamentan voĉdonon pri interkonsento koncerna al la retiro el la EU. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

De la 21a ĝis la 24a de februaro en Vaŝingtono, Liu He, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por la Ĉina-Usona Ampleksa Ekonomia Dialogo, okazigis la 7an Ĉina-Usonan Altnivelan Ekonomian kaj Komercan Konsiliĝon kune kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.

Post la daŭro en kvar tagoj, la du flankoj plu efektivigis la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum la argentina renkontiĝo kaj faris esensan progreson en intertraktado pri teknologia cedo, protekto de rajtoj pri intelekta proprieto, nedoganaj barieroj, servoj, agrikulturo kaj kurzo de moninterŝanĝo. La du flankoj promesis bone fari pluan laboron laŭ instrukcioj de la du ŝtatestroj. Usona prezidento Donald Trump anoncis prokraston de la plano pri altigo de tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj en la 1a de marto.

La ekonomia kaj komerca konsiliĝo faris gravan paŝon antaŭen en traktado de ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter la du landoj. En la antaŭa konsiliĝo, la du flankoj atingis principan konsenton pri ĉefaj demandoj kaj diskutis pri memorando de kompreno pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. En la lasta konsiliĝo la du flankoj faris esencan progreson en traktado de konkretaj demandoj kaj diskutis pri teskto de interkonsento. De principa konsento al esenca progreso, kaj de konsiliĝo pri interkonsento al traktado pri teksto, la konsiliĝo turnis la atenton al pli da detaloj kaj proksimiĝis al la fina interkonsento. La lasta konsiliĝo fokusiĝis ĉefe al komerca ekvilibro kaj struktura demando. Por solvi la demandon de komerca ekvilibro, Ĉinio promesis pliigi la importon de agrikulturaj produktoj, prienergiaj produktoj kaj servoj el Usono, kio helpos traktadon de la neekvilibro de varkomerco inter Ĉinio kaj Usono kaj servos por kontentigi la postuladon de la ĉina popolo pri bela vivo kaj akceli altgradigon de la enlanda industria strukturo.

La du flankoj promesis bone fari pluan laboron laŭ instrukcioj de la du ŝtatestroj. Tio indikis, ke la du ŝtatestroj ĉiam ludas ŝlosilan gvidan rolon en la traktado de ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter Ĉinio kaj Usono.

Brita ĉefministro Theresa May diris dimanĉe, ke la definitiva voĉdono pri interkonsento koncerna al la retiro el la EU en la Malsupera Ĉambro de la parlamento okazos antaŭ la 12a de marto.

May diris tion al raportistoj dum vojaĝo al Egiptio por la Pintkunveno inter la Araba Ligo kaj la Eŭropa Unio. Ŝi diris, ke Britio ankoraŭ aktive traktadas kun la Eŭropa Unio, kaj restas granda ebleco, ke Britio foriros el la Eŭropa Unio laŭ plano en la 29a de marto.

La venezuela registaro vendrede gajnis la rivaladon de la ŝlosila tago. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris en la sekva tago, ke Usono enkondukos pli da sankcioj kontraŭ Venezuelo por intensigi la premadon kontraŭ la venezuela registaro.

Pompeo faris la rimarkojn dum ekskluziva intervjuo kun la usona kabla televida novaĵ-reto CNN. Li diris, ke Usono eble liveros pli da humanitara helpo al Venezuelo kaj serĉos alian vojon por certigi, ke materialoj de la helpo atingu la landon, kaj ke Usono diskutos tion kun diversaj landoj en la kunveno de la Lima Grupo, kiu okazos la 25an de februaro en Kolombio.

Lastatempe, kelkaj grupoj da materialoj liveritaj de Usono atingis kolombian kaj brazilan landlimojn kun Venezuelo aparte, kaj la usona flanko esperis, ke ili povas eniri Venezuelon. Sed la venezuela registaro rifuzis la humanitaran helpon de Usono. Ĝi fermis la landlimon kun Brazilo kaj deklaris rompon de diplomatiaj kaj politikaj rilatoj kun Kolombio.

Retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis avizon, dirante, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris tiutage dum intervjuo kun vjetnamaj amaskomunikiloj, ke ankoraŭ ne estas kondiĉoj akcepteblaj al Rusio kaj Japanio por subskribo de paca traktato, kaj la rusa flanko ne povas okazigi intertraktadon laŭ kondiĉoj de Japanio.

Lavrov diris, ke japana ĉefministro Shinzo Abe diris lastatempe dum parolado al la Nacia Dieto, ke demandoj pri subskribo de la japana-rusa pactraktato devas esti solvitaj laŭ la japanaj kondiĉoj, kaj la rusa flanko ne scias, de kie fontas la fido de Abe. Lavrov diris, ke ankoraŭ ne estas kondiĉoj akcepteblaj al Rusio kaj Japanio por subskribo de paca traktato.

Antaŭe, la japana flanko diris, ke ili planas atingi kadran interkonsenton pri paca traktato kun la rusa flanko dum la ĉeesto de rusa prezidento Vladimir Putin al la junia Pintkunveno de la Grupo 20 en Osako. Lavrov diris, ke la du flankoj ne atingis nek povis atingi iun ajn interkonsenton pri tio, kaj ke la rusa flanko ne subtenas fiksadon de templimo por traktado de iu ajn demando.

Dimanĉe en la egipta urbo Sharm el Sheikh malfermiĝis la Unua Pintkunveno inter la Araba Ligo kaj la Eŭropa Unio. La dutagan kunvenon ĉeestas pli ol 50 gvidantoj el eŭropaj kaj arabaj landoj.

Egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi dirs dum parolado en la malferma ceremonio, ke iuj landoj kreis malordon per disvastigo de terorismo, kaj ke li urĝas la gvidantojn kune oponi terorismon. Parolante pri enmigrintoj, al-Sisi diris, ke eŭropaj kaj arabaj landoj povas realigi sekuran kaj organizitan enmigradon per kunlaboro.

Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, vokis al ĉiuj partioj plifortigi kunlaboron en helpo al edukado, redukto de senlaboreco, instigo al investado kaj akcelado de komerco, kaj emfazis, ke tio estas la sola vojo al liberiĝo de la socio el la influo de perforta ekstremismo kaj al konservado de paco kaj stabileco. Originalaj landoj, tratransitaj landoj kaj cellandoj devas kune labori por solvi radikajn demandojn de rifuĝintoj kaj helpi al ili reveni al la socio.

La Helpa Misio de UN en Afganio dimanĉe publikigis raporton, dirante, ke 3 804 civiluloj estis mortigitaj kaj aliaj 7 189 vunditaj lastjare en armitaj konfliktoj en Afganio, kaj inter la mortintoj estis 927 infanoj.

La raporto diris, ke tiu ĉi nombro superis tiujn en la pasintaj jaroj, kaj la nombro de mortigitaj infanoj starigis la plej grandan rekordon.

La raporto atribuas la morton kaj vundiĝon de tiuj civiluloj plejparte al la atakoj de ribelaj armitaj grupoj. La ribela grupo Talibano kaŭzis 37% de la morto kaj vundiĝo, la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaŭzis 20%, kaj aliaj ribelaj grupoj kaŭzis 6%.

Tadamichi Yamamoto, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri Afganio, diris, ke la rezultoj de esploro en la raporto montris, ke la vundo kaj sufero de afganaj civiluloj estas tre maltrankviligaj kaj neakcepteblaj, kaj ĉiuj flankoj devas tuj preni ekstrajn firmajn rimedojn por malebligi kreskon de la nombro de mortigitaj kaj vunditaj civiluloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin