Ĉinio fortigos preventadon kaj kuracadon de kanceroj kaj maloftaj malsanoj kaj reduktos imposton de importitaj medikamentoj

(GMT+08:00) 2019-02-26 08:37:11     Redaktoro:Ĝoja

Ĉinio pluapaŝe fortigos preventadon kaj kuracadon de kanceroj kaj maloftaj malsanoj. Laŭ aranĝo de regula kunveno de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Ĉinio pluapaŝe establos kaj perfektigos sistemon de kuracado de kanceroj, rapidigos sankcion pri novaj kontraŭkanceraj medikamentoj kaj malpliigos prezojn de kontraŭkanceraj medikamentoj, plenumos diversajn rimedojn por helpi al kanceruloj. La 1-an de marto grandmezure malpliiĝos imposto de unuaj 21 importitaj medikamentoj kontraŭ maloftaj malsanoj kaj 4 materialaj medikamentoj.

 Li Bin, vicdirektoro de la komisiono, diris en gazetara konferenco de la 19-a de februaro.

Kanceroj grave rilatas al la publika sano kaj serioze minacas la sanon de popolamaso. Lastajn jarojn pliiĝis jare morbokvanto kaj mortokvanto de kanceroj, kaj pro kanceroj naskiĝis seriozaj ekonomiaj ŝarĝoj por familioj, tial kanceroj fariĝis "dolora punkto" de la vivo de popolamasoj en la nuna socio. La ĉina registaro alte atentas preventadon kaj kuracadon de kanceroj, lastatempe aranĝis rimedojn por fruaj diagnozo kaj kuraco kaj provizo de medikamentoj. Laŭ postulo, kun koncernaj fakoj Nacia Prisana Komisiono de la Popola Respubliko de Ĉinio plenforte faros laborojn pri ekzameno, kuracado kaj medikamenta provizo kontraŭ kanceroj. Li Bin, vicdirektoro de la komisiono, diris en gazetara konferenco de la 19-a de februaro.

"Spertoj enlandaj kaj eksterlandaj jam montris, ke evidente efikas fruaj prevento, ekzameno kaj kuraco por redukti morbokvanton kaj mortokvanton. Ĉinio persistas en prevento kiel la ĉefa metodo, fortigas fruajn ekzamenon kaj trovon, aktive agas en fruaj diagnozo kaj kuraco, kaj la agado kontraŭkancera kelkgrade efikas. Ĉinio fortigos plu laborojn."

Laŭ konigo en Ĉinio fondiĝis la sistemo pri registro kaj jara raporto de tumoroj, nun troviĝas pli ol 570 registrejoj, kiuj kovras pli ol 400 milionojn da personoj, tial oni povas relative komplete scii la morbon, morton kaj vivstaton de kanceruloj kaj la disvolvan tendencon de kanceroj en Ĉinio. Danke al monsubteno de la centra registaro, oni faris ekzamenon, fruajn diagnozon kaj kuracon en la kamparo, la valo de la rivero Huaihe kaj iuj urboj, kaj faris ekzamenon pri mamkancero kaj utercervika kancero por kamparaj virinoj, kaj tiuj laboroj rimarkinde efikas. Nun en la menciitaj lokoj la proporcio de frua diagnozo superis 80% kaj la proporcio de kuraco estas 90%, malpliiĝis je 46% la mortkvanto de kanceroj, kaj malpliiĝis je proksimume 70% la kosto por fruaj diagnozo kaj kuraco kompare kun la kosto por mezaj kaj malfruaj diagnozo kaj kuraco.

Samtempe Ĉinio laŭgrade establas kaj perfektigas kuracan sistemon kaj rapidigas sankcion pri novaj medikamentoj kontraŭ kanceroj. Wang Ping, direktoro de fako pri registro de medikamentoj sub Nacia Administracio de Medicinaj Produktoj, diris:

"La nombro de nove sankciitaj kontraŭkanceraj medikamentoj en 2018 estis 18, pliiĝis je 157% ol en 2017; la nombro de nove sankciitaj kontraŭkanceraj medikamentoj en 2018 okupis 37.5% de nove sankciitaj medikamentoj en 2018, ankaŭ pli altan ol en aliaj jaroj. Nun jam duoniĝis la tempo por sankcio de novaj kontraŭkanceraj medikamentoj, nome necesas por ilin sankcii meznombre 12 monatoj, la rapideco similas al tiu de evoluintaj landoj."

Ĉinio pluapaŝe malpliigos prezojn de kontraŭkanceraj medikamentoj kaj plenumos rimedojn por helpi kancerulojn, rapidigos la ordigon de medikamentoj por enlistigi pli da kontraŭkanceraj medikamentoj en asekuron kaj malpliigi koston de medikamentoj.

Monda Prisana Organizo nomis malsanojn, kies morbokvanto estas ĉirkaŭ 0.65‰ ĝis 1‰ maloftaj malsanoj. Laŭ neplena statistiko en Ĉinio estas pli ol 20 milionoj da personoj suferantaj maloftajn malsanojn. Prezoj de medikamentoj kontraŭ maloftaj malsanoj ofte estas pli multaj ol prezoj de aliaj medikamentoj. Oficisto de la ĉina Ministerio pri Financo diris, ke Ĉinio alprenos rimedojn por garantii uzadon de medikamentoj kontraŭ maloftaj malsanoj. La 1-an de marto grandmezure pliiĝos imposto de unuaj 21 importitaj medikamentoj kontraŭ maloftaj malsanoj kaj de 4 materialaj medikamentoj. Respondeculo pri la fako de imposto sub la ministerio s-ro Xu Guoqiao diris:

"La favora impost-politiko de medikamentoj kontraŭ maloftaj malsanoj havas tri karakterizaĵojn, nome, ĝi taŭgas al importitaj kaj enlandaj medikamentoj, due ĝi inkludas finlaboritajn kaj krudajn medikamentojn, kaj trie uzeblas ĝenerala metodo kaj simpligita metodo, por ke la favora politiko plene kovru ĉiujn kancerulojn kaj reale efiku sur ilin. La enhavo estas, ke de la 1-a de marto produktantoj kaj vendistoj de maloftaj medikamentoj povos laŭ simpligita metodo kalkuli aldonvaloran imposton laŭ la kolekta proporcio de 3%; por importitaj medikamentoj kontraŭ maloftaj malsanoj malpliiĝos je 3% de aldonvalora imposto dum la importado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin