PEA vizitis veteranojn dum Printempa Festo

(GMT+08:00) 2019-02-26 10:38:14     Redaktoro:Ĝoja

Dum la ferio de Printempa Festo (la 16-an kaj la 17-an de februaro), nome de Pekina Esperanto-Asocio (PEA) honora prezidanto de PEA Nan Youli, ĝenerala sekretario Zhang Yongle, vicĝenerala sekretario Zhang Ping (Ĝoja), membroj de PEA s-ro Wang Yanjing kaj fraŭlino Lin Lisha (Lisa) vizitis veteranojn Liu Junfang, Li Yuping, Xie Yuming, Zhan Xuede, Zhang Haiping, Tan Xiuzhu, Zou Guoxiang, Hou Zhiping, Li Weilun, Ye Nianxian, Zhu Mingyi kaj Zhao Changqian, kiuj laboris en Ĉina Radio Internacia aŭ El Popola Ĉinio aŭ aliaj laborejoj, estas membroj de PEA kaj sindediĉis al Esperanto-movado dekojn da jaroj.

PEA donis bondeziron al la veteranoj por la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, kaj la veteranoj konfirmis laborojn de PEA lastajn jarojn kaj donis proponojn al estonto. En gaja atmosfero finiĝis la renkontiĝoj.

En la familio de Liu Junfang, kiu laboris en la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia.

Veteranoj Hou Zhiping (dekstre) kaj Zou Guoxiang, kiuj laboris en El Popola Ĉinio.

Vizito al Zhu Mingyi, kiu laboris en El Popola Ĉinio.

Komuna foto kun Li Yuping (dekstre), kiu laboris en Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Maldekstre estas Ĝoja kaj meze Lisa.

Komuna foto kun la geedzoj Tan Xiuzhu. De maldekstro ĝis dekstro estas Zhang Yongle, Zheng, Tan Xiuzhu, Ĝoja, Lisa kaj Nan Youli.

La geedzoj Ye Nianxian.

Wang Yanjing (maldekstre) kaj Nan Youli (meze) parolis kun Zhang Haiping, kiu laboris en El Popola Ĉinio.

En la familio de Zhan Xuede (meze), kiu laboris en Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia.

DANKON AL ĈIUJ VETERANOJ!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin