Novaĵoj (Februaro 26)

(GMT+08:00) 2019-02-26 16:27:59     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de februaro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi emfazas favoran leĝan medion por reformo, disvolvado kaj stabiligo; la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un atingis Vjetnamion. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde posttagmeze en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke laŭ spertoj de la pasintaj 40 jaroj, sen laŭleĝa regado oni ne povas bone fari laborojn por reformo, disvolvado kaj stabiligo, kaj la profundigo de reformo kaj pordmalfermo bezonas laŭleĝan regadon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la 2an kunvenon de la Centra Komisiono pri Ampleksa Laŭleĝa Regado, kiun li estras. Li diris ankaŭ, ke oni devas plibonigi planon pri jurŝtata konstruado, altigi kvaliton kaj efikecon de leĝfarado, liveri garantion kaj servon al reformo kaj disvolvado, krei harmoniajn kaj stabilajn cirkonstancojn por la socio, fortigi laŭleĝan regadon koncerne al eksterlandaj aferoj kaj krei bonan medion de laŭleĝa regado por antaŭenpuŝi laborojn pri reformo, disvolvado kaj stabiligo.

Lunde en Pekino okazis kunveno pri profunda integriĝo de amaskomunikiloj. Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, faris paroladon en la kunveno. Li alvokis lerni kaj plenumi gravajn instrukciojn de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping pri integriĝa disvolvado de amaskomunikiloj kaj plifortigo de ĉefaj amaskomunikiloj kaj adaptiĝi al la ĝenerala tendenco de tutkomunikila epoko.

Huang diris, ke integriĝo de amaskomunikiloj estas neevitebla revolucio, kaj ĉiuj rilataj departementoj devas kapti la okazon de disvolvado, aktive reagi al defioj de la epoko, persisti en novigado, venki malfacilojn kaj rapidigi la paŝojn al integriĝo de amaskomunikiloj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi por interŝanĝi opiniojn pri la lastatempa suicida atako en Kaŝmiro regata de Hindio.

Qureshi informis Wang pri la sinteno kaj rimedoj de Pakistano por traktado de la atako en Kaŝmiro regata de Hindio, reasertante la sincerecon kaj rezolutecon de la lando por komunikiĝi kun Hindio kaj ekscii la veron de la okazaĵo. Qureshi diris, ke la pozicio de Pakistano pri konservado de regiona paco kaj batalo kontraŭ terorismo restos senŝanĝa, kaj ĝi volas kunigi manojn kun aliaj landoj por kunlaboro en ĉi tiu kampo.

En la telefona konversacio, Wang dankis Qureshi por lia informado pri la afero. Li diris, ke Ĉinio subtenas Pakistanon kaj Hindion solvi la demandon per dialogo kiel eble plej frue kaj eviti eskaladon de la situacio. Li vokis ambaŭ flankojn kunlabori en batalo kontraŭ terorismo kaj kune protekti la sekurecon kaj stabilecon de Sud-Azio.

La plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un atingis la vjetnaman nordan provincon Lang Son marde matene per trajno por sia unua oficiala vizito al la lando kaj la dua pintkunveno kun sia usona paralelulo.

La vjetnama novaĵ-agentejo raportis, ke la speciala trajno de Kim atingis la stacidomon Dong Dang je ĉirkaŭ la 8a horo kaj 13 minutoj matene laŭ loka tempo, kaj li estis bonvenigita de vjetnamaj oficialuloj kaj civitanoj en la fervoja stacidomo. Dum la vizito, la unua de la lastaj 55 jaroj por la servanta plej alta gvidanto de la KDPR, Kim renkontiĝos kun vjetnamaj gvidantoj.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke Kim estas akompanata de altrangaj oficialuloj de la KDPR, inkluzive de lia pli juna fratino Kim Yo Jong, kandidato por membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio kaj unua vicprezidanto de la Departemento por Propagando kaj Agitado, kaj vicprezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio Kim Yong Chol.

Kim, kiu iris el Pjongjango sabate posttagmeze, renkontiĝos kun usona prezidento Donald Trump por ilia dua pintkunveno de la 27a ĝis la 28a de februaro pri duflankaj rilatoj kaj aferoj rilataj kun paco kaj sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Usono lunde enkondukis sankciojn kontraŭ kvar venezuelaj ŝtatestroj alianciĝintaj kun prezidento Nicolas Maduro.

Laŭ deklaro publikigita de la usona Departemento de Financo, la oficialuloj enskribitaj en la liston de sankcioj estis akuzitaj pri partopreno en endemia korupto kaj blokado de la transdono de grava humanitara helpo, kaj iliaj agoj akrigis la nunan humanitaran krizon.

Usono adoptis la rimedon meze de la pata stato de humanitara helpo, en kiu Vaŝingtono kaj aliaj landoj de la regiono deklaris post akordiĝo kun la venezuela opozicio planon pri humanitara helpo al Venezuelo. Usona sekretario pri financo Steven Mnuchin diris, ke la departemento celas kvar ŝtatestrojn alianciĝintajn kun "eksa" prezidento Maduro pro malhelpo al la severe bezonata humanitara helpo.

Lunde en la katara ĉefurbo Daŭho, komenciĝis la nova intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano. La katara novaĵ-agentejo raportis, ke tio estas la kvina intertraktado inter la du flankoj kaj celas realigon de paco kaj stabileco en Afganio.

Speciala sendito de la usona registaro pri aferoj de repacigo de Afganio, Zalmay Khalilzad, diris en socia komunikilo, ke la duflanka intertraktado eble fariĝos grava momento, kaj pro tio komenciĝos pozitiva agado.

Zabiullah Mujahid, proparolanto de Talibano, diris en socia komunikilo, ke politika gvidanto de Talibano jam atingis Daŭhon. La du flankoj okazigis preparan kunvenon tiutage kaj komencos oficialan intertraktadon marde.

En la tria tagdeko de januaro en Daŭho, reprezentantoj de la usona registaro kaj Talibano okazigis la kvaran intertraktadon, kaj grava progreso estis farita en traktado de demandoj, inkluzive de tiu pri militpaŭzo en Afganio. Laŭ Talibano, post sestaga malfacila traktado, reprezentantoj de la du flankoj fine subskribis projekton de interkonsento por fini la afganan militon.

La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis lunde, ke la irana plej alta gvidanto Ali Khamenei tiutage renkontiĝis kun vizitanta siria prezidento Bashar al-Assad, esprimante firman subtenon al Sirio.

Khamenei diris, ke Irano rigardas helpon al la registaro kaj popolo de Sirio kiel rezistadon kaj elkore fieras pri tio. Li diris, ke persisto kaj obstino de la registaro kaj popolo de Sirio estas la ŝlosila kialo de la fina venko de Sirio kaj la fiasko de Usono kaj ĝia mez-orientaj agentoj.

Assad diris al Khamenei, ke Irano faris grandajn oferojn en sia batalo kune kun Sirio, kaj por tio lia lando dankas Iranon. Li akcentis, ke Sirio kaj Irano havas similan kognon de valoroj, kaj la nunaj atingoj estas la rezultoj de kunlaboro inter la du landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin