Trump atingis Vjetnamion por renkontiĝo kun Kim

(GMT+08:00) 2019-02-27 11:47:13     Redaktoro:Selena

Usona prezidento Donald Trump marde vespere atingis Hanojon, la ĉefurbon de Vjetnamio por ĉeesti la duan renkontiĝon kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kiu okazos merkrede kaj ĵaŭde.

La Blanka Domo deklaris antaŭ tio, ke merkrede vespere Trump kaj Kim unue okazigos mallongan interparoladon, kaj sekve ili kune vespermanĝos. Ili daŭrigos la interparoladon ĵaŭde. Cetere, Trump renkontiĝos kun vjetnamaj gvidantoj merkrede tage.

Trump diris en socia komunikilo antaŭ la ekiro al Hanojo, ke li esperas, ke la renkontiĝo estos fruktodona.

En junio de 2018, Trump kaj Kim unuafoje renkontiĝis en Sinpaguro. Ili subskribis komunan deklaracion kaj atingis konsenton pri starigo de novaj rilatoj inter la du landoj kaj mekanismo pri konstruado de longedaŭraj stabileco kaj paco de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin