Ĉinaj faktoroj, epoke de 5G, brilas en Barcelono

(GMT+08:00) 2019-03-04 10:41:28     Redaktoro:Xiong

Unuaj faldeblaj 5G-poŝtelefonoj eksponitaj de Huawei

En la lastaj jaroj la Monda Kongreso de Telekomuniko jam estas unu el la gravaj platformoj por ĉinaj fabrikantoj, kiuj tie povas montri siajn plej freŝajn produktojn. En tiu ĉi kongreso oni vidis, ke la aplikado de 5G-teknikologio ĉe terminalo jam fariĝas fokuso altiranta la rigardon de multego da klientoj kaj amaskomunikiloj en la mondo. Multaj ĉinaj entreprenoj, kiel Huawei, Xiaomi kaj Oppo, prezentis siajn unuajn 5G-poŝtelefonojn, kiuj allogis al si la atenton de la publiko kaj komunikiloj.

 

Virtuala aparato prezentita de Xiaomi

La Monda Kongreso de Telekomuniko inaŭguriĝis la 25an de februaro en Barcelono, Hispanio, kaj daŭris kvar tagojn. Ĝi allogis al si pli ol cent mil partoprenantojn kaj pli ol du mil kvarcent entreprenojn el ducent kaj pliaj landoj kaj regionoj. En ĝi partoprenis ĉ. tricent sesdek ĉinaj entreprenoj, kiuj konsistigis 15% de la tuto.

 

Multaj alilandaj ĵurnalistoj konkure spertas la novajn poŝtelefonojn

En la kongreso multaj ĉinaj entreprenoj aperigis siajn unuajn 5G-poŝtelefonojn, al kiuj multego da partoprenantoj kaj amaskomunikiloj donis grandan atenton.

.

Robotoj de ZTE ludantaj pianon

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin