Flustra Interpretado

(GMT+08:00) 2019-02-27 14:33:41     Redaktoro:祃璟琳

La filmo Flustra Interpretado, reĝisorita de hungara filmisto Barnabás Tóth, estis inter konkurantoj pri la Aktorita Filmeto de Oskaro. Bedaŭrinde, ĝi ne sukcese kandidatiĝis nek povas esti gajninto de Oskar-premio, kiu estis anoncita hodiaŭ, tamen la filmo estas spektinda por homoj, kiuj ŝatas lingvojn.

La 16-minuta filmo prezentas la tutan procezon de samtempa interpretado de du interpretistoj ekde la eniro en la budon ĝis la fino de la tasko.

En profesia konferenco en Prago, du hungaraj interpretistoj eniras en la budon kaj estas informitaj, ke ili havas nur unu aŭskultanton. Tio tre interesas la du interpretistojn. Kiu estas la aŭskultanto inter la ĉeestantoj kun aŭskultiloj? Ili komencas konkure kapti la atenton de la aŭskultanto.

La filmo bildigas detalojn pri ilia laboro. Ekzemple, la interpretisto hastas al la budo prenante manĝaĵon; la interpretisto, kiu la unua iras en la budon, gluas paperojn kun terminoj sur la muro por konsultado; ili testas la aŭskultilojn; dum laboro, interpretisto ne povas sin deteni de rido kaj tuj malŝaltas mikrofonon, kaj poste ŝaltas ĝin por daŭrigi la laboron. La reĝisoro faris sufiĉan preparon por kapti la detalojn.

La filmo, per la rakontado de unu el la du interpretistoj, ankaŭ prezentas maldolĉecon de interpretistoj, malmulte konatan de aliaj: sidante malantaŭ lamplumo, ili apartenas al neniu partio, tamen ili devas gardi sennombrajn sekretojn. Pro eta eraro, ili eble estos alvokitaj de parlamento...

La filmo temas pri samtempa interpretado en budo, ne pri flustra interpretado. Do kio estas flustra interpretado?

Flustra interpretado estas unu formo de samtempa interpretado kaj devenas de la franca lingvo.

En flustra interpretado, interpretisto servas al tiuj (ofte unu aŭ du homoj), kiuj havas malfacilojn en lingva komunikado. Dum kunveno aŭ interparolo, la interpretisto devas proksimiĝi al la aŭskultanto kaj faras samtempan interpretadon. Kutime estas postulata nur unu interpretisto, tiel la servo estas pli ekonomia.

La filmo havas la nomon Flustra Interpretado, ĉar unu el la interpretistoj "flustras amvortojn" al la aŭskultanto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin