Novaĵoj (Februaro 27)

(GMT+08:00) 2019-02-27 16:03:10     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio komencis la 9-an sesion; Trump atingis Vjetnamion por renkontiĝo kun Kim. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La plej alta leĝdona instanco de Ĉinio marde komencis la 9-an sesion, farante preparon por la baldaŭa jara leĝdona sesio en marto.

Dum la dutaga kunveno, membroj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso ekzamenos raporton de la komitato pri laboro en 2018 kaj projektojn de tagordo kaj nomlisto de prezidio kaj ĝenerala sekretario de la dua jarsesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kiu malfermiĝos en la 5a de marto laŭ plano. Ankaŭ du raportoj fokusiĝintaj pri regado de poluo kaj mildigo de malriĉeco estos ekzamenitaj en la sesio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov promesis plifortigi strategian komunikadon kaj antaŭenigi kunlaboron ene de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio.

La du ministroj faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo flanke de la 16a triflanka kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio en Wuzhen de la orienta ĉina provinco Zhejiang.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj la du landoj devas plu profundigi strategian komunikadon kaj fari novajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la mondo. Wang akcentis, ke estas tre grave, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio plibonigu komunikadon, kunordigu poziciojn kaj profundigu kunlaboron por la regiono kaj la mondo. Ĉinio volas labori kune kun Rusio kaj Hindio por atingi esencajn rezultojn en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la tri landoj.

Lavrov konsentis pri la rimarkoj de Wang kaj diris, ke estas necese, ke Rusio kaj Ĉinio protektu la bazajn normojn de multflankeco kaj internaciaj rilatoj.

Marde en Barcelono en la Monda Kongreso pri Poŝtelefona Komunikado, ĉina reprezentanto vokis al telekomunikaj industrioj de ĉiuj landoj kune labori por konservi justan, senpartian kaj travideblan disvolvan medion, akceli benignan konkurencon laŭ merkata principo kaj internaciaj reguloj kaj kune krei tendencon de kontinua sana disvolvado de la monda poŝtelefona industrio.

Zhang Feng, ĉefinĝeniero de la ĉina Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio, diris en la kongreso, ke en la nuna epoko de ekonomia tutmondiĝo, la industrio de la kvina-generacia telekomunika teknologio estas strikte interplektita industria ekosistemo, kaj diverseco de la industria ĉeno utilas al sufiĉa konkurenco kaj helpas doni pli da elektoj por funkciigantoj kaj liveri pli bonkvalitajn servojn al la uzantoj.

Zhang diris ankaŭ, ke la ĉina registaro atribuas grandan gravecon al disvolvado kaj aplikado de informadika kaj telekomunika teknologioj, kaj aktive plenumas sian promeson, vastigas malfermon de la telekomunika merkato al la ekstero, fortigas internacian kunlaboron kaj akcelas sanan disvolvadon de teknologio kaj industrio de poŝtelefona komunikado laŭ la filozofio de novigema, harmonia, verda, malferma kaj komuna disvolvado.

Usona prezidento Donald Trump marde vespere atingis Hanojon, la ĉefurbon de Vjetnamio por ĉeesti la duan renkontiĝon kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kiu okazos merkrede kaj ĵaŭde.

La Blanka Domo deklaris antaŭ tio, ke merkrede vespere Trump kaj Kim unue okazigos mallongan interparoladon, kaj sekve ili kune vespermanĝos. Ili daŭrigos la interparoladon ĵaŭde. Cetere, Trump renkontiĝos kun vjetnamaj gvidantoj merkrede.

Trump diris en socia komunikilo antaŭ la ekiro al Hanojo, ke li esperas, ke la renkontiĝo estos fruktodona.

En junio de 2018, Trump kaj Kim unuafoje renkontiĝis en Sinpaguro. Ili subskribis komunan deklaracion kaj atingis konsenton pri starigo de novaj rilatoj inter la du landoj kaj mekanismo pri longedaŭraj stabileco kaj paco de la Korea Duoninsulo.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj marde voĉdone blokis la deklaron de prezidento Donald Trump pri nacia krizostato koncerna al landlima sekureco.

La malsupera ĉambro de la Kongreso adoptis la unupaĝan rezolucion per 245 voĉoj kontraŭ 182, kiu finos la deklaron de Trump pri nacia krizostato, malhelpante lin konstrui landliman muron per uzo de mono asignita por aliaj celoj.

La Demokrata Partio voĉdonis unuanime por la leĝprojekto, kaj ankaŭ akiris 13 respublikajn voĉojn. La nombro restas sufiĉa por renversi la vetoon de prezidento.

La usona Senato voĉdonos pri la rezolucio en la venontaj semajnoj. Ĝis nun tri respublikanoj esprimis sian subtenon al la rezolucio. Sed la Demokrata Partio bezonas ankoraŭ unu plian voĉon por puŝi la Senaton adopti la rezolucion.

Brita ĉefministro Theresa May diris marde, ke se la interkonsento pri retiro el la Eŭropa Unio ne povus esti adoptita en la voĉdono de la malsupera ĉambro de la brita parlamento en la 3a de marto kaj la ebleco de seninterkonsenta retiro estus eliminita, la malsupera ĉambro voĉdone decidos, ĉu Britio prokrastos sian retiron el la EU.

May promesis al la malsupera ĉambro, ke la parlamento okazigos la duan voĉdonon pri la interkonsento antaŭ la 12a de marto. Se la interkonsento ankoraŭ ne povus esti akceptita, la parlamento voĉdonos en la sekva tago por decidi, ĉu Britio sin retiros el la EU sen interkonsento. Ŝi aldonis, ke se ankaŭ seninterkonsenta retiro estus vetoita de la malsupera ĉambro, la parlamento voĉdonos pri prokrasto de la retiro.

La brita parlamento devus okazigi la duan voĉdonon pri la interkonsento en la 27a de februaro laŭ originala plano. En la 24a de februaro, May diris, ke la voĉdono estas prokrastita ĝis la 12a de marto.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko renkontiĝis kun Kurt Volker, speciala reprezentanto de Usono pri Ukrainio, marde en la ukraina suda havenurbo Odessa, reasertante la gravecon de ukraina-usona kunlaboro en sekureco kaj defendo.

Laŭ novaĵo publikigita de la gazetara servo de ukraina prezidento, Poroshenko renkontiĝis kun Volker en la destrojero Donald Cook de la usona armeo. Li diris, ke ukraina-usona kunlaboro estas fruktodona en diversaj kampoj kaj havas specialan gravecon en sekureco kaj defendo. Li aldonis, ke la vizito de grandaj militŝipoj de Usono estas la plej bona atesto de la strikta kunlaboro inter la du landoj, kaj li bonvenigas pli fortan militekziston de Usono en la Nigra Maro.

Volker diris, ke Usono donas gravecon al la situacio en la Nigra Maro kaj la maro Azov, kaj li esperas, ke ĉiuj rilataj partioj ne altigos la nunan streĉecon. Li aldonis, ke Usono plu helpos al Ukrainio fortigi defensivan forton de sia mararmeo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin