Okazis dua renkontiĝo inter Kim Jong Un kaj Donald Trump

(GMT+08:00) 2019-02-28 13:00:17     Redaktoro:Xiong

Merkrede vespere, Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kaj Donald Trump, usona prezidento, renkontiĝis en Sofitel-Legenda Metropola Hotelo en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, malfermante preludon de la dua pintkunveno de la dulandaj gvidantoj. Tio estas la dua renkontiĝo inter Kim kaj Trump de post la unua renkontiĝo en junio de 2018.

En ĉi-foja renkontiĝo, Kim kaj Trump esperas, ke la dua pintkunveno estos fruktodona. Kim kredas, ke ĉi-foja pintkunveno atingos elstaran rezulton, kaj li volas fari klopodon per ĉiuj siaj fortoj.

Trump esperas, ke la dua pintkunveno akiros similan aŭ pli grandan sukceson ol la unua pintkunveno en Singapuro. La du flankoj jam faris multajn progresojn, kaj la plej granda progreso estas pliboniĝo de rilatoj inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin