Novaĵoj (Februaro 28)

(GMT+08:00) 2019-02-28 16:14:44     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio plifortigos kunlaboron; Kim kaj Trump komencis intertraktadon de dutaga pintkunveno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio, Rusio kaj Hindio merkrede konsentis plifortigi kunordigon kaj kunlaboron, firme subteni multflankecon kaj kune batali kontraŭ terorismo.

La tri flankoj atingis la interkonsenton, kiam ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj okazigis la 16an kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Wang diris, ke la mondo hodiaŭ spertas senprecedencajn ŝanĝiĝojn, kiuj neniam okazis dum la lastaj 100 jaroj, kaj ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio, kiel influaj ĉefaj grandaj landoj kaj gravaj emerĝantaj ekonomioj, devas plifortigi kunordigon, konverĝi konsenton, cementi kunlaboron kaj kune akceli pacon kaj stabilecon de la mondo. Wang diris, ke gvidantoj de la tri landoj sukcese kunvenis en Argentino en la pasinta novembro, kio montris la direkton kaj liveris fortan impulson al triflanka kunlaboro. Li sugestis, ke la tri landoj devas firme protekti la internacian sistemon kun UN kiel la kerno, sekvi la principon de ne-interveno en alies internajn aferojn kaj profundigi kontraŭterorisman kaj sekurecan kunlaboron. Estas necese rezolute oponi unuflankecon kaj protektismon, antaŭenpuŝi la liberaligon kaj faciligon de komerco kaj investado kaj antaŭenigi la konstruadon de malferma monda ekonomio. Wang aldonis, ke ĉiu el la tri landoj proponis siajn iniciatojn de konektiteco, kaj ili devas kunlabori unu kun alia kaj kune akceli la procezon de regiona integriĝo.

Lavrov kaj Swaraj diris, ke la internacia komunumo devas observi la principon de la Ĉarto de UN kaj obei la normojn de internaciaj leĝoj kaj rilatoj.

Ili vokis al la tri landoj plene ludigi la rolon de plurflankaj platformoj inkluzive de UN por plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kaj fari komunajn kontribuojn por konvene trakti internaciajn kaj regionajn demandojn kaj reagi al defioj alfrontataj de la homaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede renkontiĝis kun hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Swaraj iris al Wuzhen por ĉeesti kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio.

Wang diris, ke gvidantoj de Ĉinio kaj Hindio havis sukcesan neoficialan kunvenon pasintjare en la urbo Wuhan, kondukante duflankajn rilatojn en novan stadion de matura kaj stabila disvolviĝo. En la nova jaro, Ĉinio kaj Hindio devas efektivigi la gravan konsenton atingitan de iliaj gvidantoj, plani pri la celebrado de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj akceli stabilan kaj pluan disvolviĝon de duflankaj rilatoj. Wang diris, ke Ĉinio estas maltrankvila pri la nuna streĉeco en Sud-Azio. Kiel amiko de Hindio kaj Pakistano, Ĉinio urĝas la du flankojn sin deteni por eviti malboniĝon de la situacio. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la du landoj malkovros la veron de la rilata okazaĵo per dialogo kaj kune protektos regionan pacon.

Swaraj diris, ke Hindio kaj Ĉinio devas labori kune por protekti pacon kaj trankvilecon de siaj landlimaj regionoj kaj akceli la stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj. Ŝi aldonis, ke Hindio ĉiam opinias, ke la internacia komunumo devas labori en solidareco kaj kunordigo por bati terorismon, kaj ke ŝia lando traktos rilatajn demandojn en respondeca kaj sindetena maniero.

La plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un kaj usona prezidento Donald Trump ĵaŭde komencis intertraktadon de sia dua pintkunveno por la dua tago en la vjetnama ĉefurbo por atingi interkonsenton por paco kaj sennukleigo de la Korea Duoninsulo .

Kim kaj Trump denove sidis ĉe la Sofitel-Legenda Metropola Hotelo en Hanojo, kie la du gvidantoj havis mallongan vidalvidan babiladon kaj vespermanĝon dum ĉirkaŭ du horoj merkrede nokte.

Dum la dua tago de la kunveno, kiu okazas proksimume ok monatojn post ilia unua pintkunveno en Singapuro en junio de la lasta jaro, Kim kaj Trump planis sidiĝi denove vidalvide ĉe la tablo de intertraktado antaŭ grandigita kunveno de siaj helpantoj.

La du gvidantoj diskutos pri konkretaj vojoj al realigo de la ampleksaj interkonsentoj atingitaj dum la singapura pintkunveno, inkluzive de la paco kaj kompleta sennukleigo de la duoninsulo kaj la starigo de novaj rilatoj inter Pjongjango kaj Vaŝingtono.

La retejo de rusa prezidento merkrede publikigis dokumenton, dirante ke Rusio redaktos nacian strategion pri artefarita intelekto.

Laŭ listo de taskoj menciitaj en la mesaĝo de prezidento pri nacia stato, la rusa registaro estis taskita al kompletigo de la nacia strategio antaŭ la 15a de junio, kaj ekstraj rimedoj estos fiksitaj antaŭ la 1a de julio por stimuli la investadon por altteknologiaj projektoj de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj en la kampoj de artefarita intelekto, interreto de aĵoj, robotiko kaj prilaborado de datumoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin faris paroladon pri nacia stato al la Federacia Konsilio en la 20a de februaro. Li eksplikis demandojn pri plibonigo de popola vivteno, disvolvado de ekonomio kaj protekto de nacia sekureco kaj anoncis serion da kontraŭrimedoj. Li diris, ke Rusio efektivigos planojn pri scienca esploro en artefarita intelekto kaj aliaj kampoj kaj plifortigos infrastrukturan konstruadon de bazaj sciencoj por formi fortan sciencteknikan fundamenton.

Merkrede en Parizo, franca ministro pri ekonomio kaj financo Bruno Le Maire renkontiĝis kun usona sekretario pri financo Steven Mnuchin, urĝante la du landojn fari sian plejeblon por eviti komercan militon kiu kondukas ĉiujn flankojn al malgajno.

Le Maire diris, ke Francio klopodos defendi multflankecon ĉi-jare dum sia servo kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Grupo 7.

La du ministroj interŝanĝis opiniojn pri pagigo de imposto al interretaj gigantoj kaj la duflanka ekonomia kaj financa kunlaboro. Le Maire diris, ke ankaŭ la cifereca ekonomio devas pagi imposton same kiel aliaj ekonomiaj aktivecoj, kaj Francio kolektos imposton de la cifereca ekonomio en sia lando kaj esperas trovi solvon sur la nivelo de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado. Mnuchin reasertis, ke Usono ne subtenas la francan planon pri impostado, kaj esperas serĉi solvon en la kadro de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin