Reciprokprofita interkonsento inter Ĉinio kaj Usono utilos al monda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-03-03 11:17:36     Redaktoro:Selena

Sabate en Pekino, Guo Weimin, proparolanto de la 2-a plena sesio de la 13-a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas en la ŝlosila periodo, kaj la du partioj devas ating reciprokprofitan interkonsenton kiel eble plej frue, kio ne nur utilas al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ estos tre bona mesaĝo por la monda ekonomio.

Li diris, ke membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK bonvenigas progreson de la konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono kaj atendas, ke la du partioj plifortigos komunikadon kaj bone aranĝos laborojn laŭ principoj kaj direkto difinitaj de la du ŝtatestroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin