Dum la vizito, Kim interparolis kun Nguyễn Phú Trọng, vjetnama prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. Kim ankaŭ intervidiĝis kun vjetnamaj ĉefministro kaj parlamenta prezidanto. Dum la interparolo kaj intervidiĝo, la du partioj konsentis subteni altnivelan kontakton, antaŭenigi komunikadon de delegacioj, pliigi interkomprenon, konservi la nunan dialogan mekanismon kaj plivastigi interŝanĝojn pri artaj, sportaj kaj civilaj aferoj. Ambaŭ flankoj konsentis akceli kunordigon en internaciaj okazoj kaj striktigi komunikadon por protekti pacon kaj stabilecon de la mondo kaj la regiono.