Pri elimino de malriĉeco en severe malriĉaj regionoj, fakaj komitatanoj faris enketojn kaj esplorojn en 34 malriĉaj gubernioj de 6 provincoj kaj prezentis 233 proponojn. Multaj proponoj estis alte atentataj kaj adoptitaj de koncernaj departementoj kaj ludis pozitivan rolon por gajni la batalon kontraŭ malriĉeco.
Pri disvolvado de la privata ekonomio, alte atentata de la socio, Guo diris, ke nemalmultaj komitatanoj el privataj entreprenoj opinias, ke ili sentas subtenon de la centra registaro por privataj entreprenoj kaj esperas, ke koncernaj departementoj povos efektivigi politikojn kaj rimedojn de la centra registaro.