Politikaj konsilistoj plu kontribuos al grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj

(GMT+08:00) 2019-03-03 17:30:42     Redaktoro:Yu

La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio aktive efektivigos interŝanĝojn de altnivelaj vizitoj kaj kreos novajn manierojn de publika diplomatio kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj en 2019 por dediĉi saĝon kaj forton al grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj.

La deklaro estis farita de Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiam li faris laborraporton de la konstanta komitato al pli ol 2 000 politikaj konsilistoj ĉeestantaj la jaran sesion de la konsultiĝa instanco, kiu malfermiĝis dimanĉe.

Wang diris, ke la plej alta politika konsultiĝa instanco okazigos la 17an Ĉina-Eŭropunian Rondtablan Kunvenon, Seminarion de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kaj la Internacian Seminarion pri Paca Dialogo inter Malsamaj Religioj en 2019. Li diris, ke politikaj konsilistoj kondukos esploron por fortigo de kunlaboro pri novigado sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj pri demandoj koncernaj al varbado de transmaraj talentuloj. Li aldonis, ke politikaj konsilistoj rakontos la ĉinajn rakontojn al la ekstera mondo en alloga maniero, protektos la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio kaj akcelos la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin