Jarsesio de Nacia Komitato de ĈPPKK fokusiĝas pri konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj

(GMT+08:00) 2019-03-03 17:57:13     Redaktoro:Yu

La Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) kiel institucio de multpartia kunlaboro kaj politika konsiliĝo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ludas gravan rolon en la politika vivo de la lando. Dimanĉe posttagmeze en Pekino, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, komencis sian jaran sesion, levante la kurtenon de la ŝlosila sezono en la politika kalendaro de Ĉinio.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo. Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris laborraporton al pli ol 2 000 politikaj konsilistoj en la sesio.

Wang laŭdis la laboron de la politika konsultiĝa instanco en la lasta jaro, dirante, ke novaj progresoj estis faritaj sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Kamarado Xi Jinping ĉe ĝia kerno. Li diris, "Ni donis plenan ludadon al la rolo de la ĈPPKK kiel instanco dediĉita al konsiliĝo kaj efektivigis nian duoblan respondecon doni sugestojn kaj starigi konsenton."

Dum la pasinta jaro, la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK fokusiĝis pri la centraj taskoj de la Partio kaj lando kaj plenumis siajn devojn kun devontigo al serĉado de unueco kaj demokratio.

Wang akcentis, ke politikaj konsilistoj efektivigis konsiliĝojn kun fokuso pri la tri gravaj bataloj kontraŭ latenta risko, malriĉeco kaj poluado kaj pri akcelado de altkvalita disvolvado. Li diris, ke la Nacia Komitato de la ĈPPKK aktive efektivigos interŝanĝojn de altnivelaj vizitoj kaj kreos novajn manierojn de publika diplomatio kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj en 2019 por dediĉi saĝon kaj forton al grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj.

Wang diris, ke la plej alta politika konsultiĝa instanco okazigos la 17an Ĉina-Eŭropunian Rondtablan Kunvenon, Seminarion de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kaj la Internacian Seminarion pri Paca Dialogo inter Malsamaj Religioj en 2019. Li diris, ke politikaj konsilistoj kondukos esploron por fortigo de kunlaboro pri novigado sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj pri demandoj koncernaj al varbado de transmaraj talentuloj. Li aldonis, ke politikaj konsilistoj rakontos la ĉinajn rakontojn al la ekstera mondo en alloga maniero, protektos la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio kaj akcelos la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin