Novaĵoj (Marto 04)

(GMT+08:00) 2019-03-04 15:46:04     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 4a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la ĉina plej alta politika konsultiĝa instanco komencis jaran sesion; okazis prepara kunveno de jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe posttagmeze en Pekino, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, komencis sian jaran sesion, levante la kurtenon de la ŝlosila sezono en la politika kalendaro de Ĉinio.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo. Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris laborraporton al pli ol 2 000 politikaj konsilistoj ĉeestantaj la sesion.

Wang laŭdis la laboron de la politika konsultiĝa instanco en la lasta jaro, dirante, ke novaj progresoj estis faritaj sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Kamarado Xi Jinping ĉe ĝia kerno. Li diris, "Ni donis plenan ludadon al la rolo de la ĈPPKK kiel institucio dediĉita al konsiliĝo kaj efektivigis nian duoblan respondecon doni sugestojn kaj starigi konsenton."

Dum la pasinta jaro, la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK fokusiĝis pri la centraj taskoj de la Partio kaj lando kaj plenumis siajn devojn kun devontigo al serĉado de unueco kaj demokratio.

Wang diris, ke la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio aktive efektivigos interŝanĝojn de altnivelaj vizitoj kaj kreos novajn manierojn de publika diplomatio kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj en 2019 por dediĉi saĝon kaj forton al grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj. Li aldonis, ke politikaj konsilistoj rakontos la ĉinajn rakontojn al la ekstera mondo en alloga maniero, protektos la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio kaj akcelos la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino okazis la prepara kunveno de la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, prezidis la kunvenon. La kunveno elektis prezidion kaj ĝeneralan sekretarion de la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj adoptis la tagordon de la sesio.

Li deklaris, ke la 5an de marto malfermiĝos la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj ĉiuj preparoj estas finitaj. La prezidio havas 176 membrojn, kaj Wang Chen estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la sesio.

Proparolanto por la jara sesio de la nacia leĝdona instanco de la lando diris lunde, ke la limigita defenda elspezo de Ĉinio, kiu celas protekti la nacian suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, montras nenian minacon al iu ajn alia lando.

Zhang Yesui, proparolanto por la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, diris en gazetara konferenco, "Ĉu iu lando estas milita minaco al aliaj aŭ ne, tio estas decidita ne de la pliigo de defenda elspezo, sed de ĝiaj politikoj pri eksterlandaj aferoj kaj nacia defendo."

Parolante pri ĉina-usonaj komercaj rilatoj, Zhang diris, ke Ĉinio kaj Usono devas akceli ekonomian kaj komercan konsiliĝon por atingi reciprokprofitan interkonsenton. Li diris, ke ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj ĵus okazigis intensajn kaj fruktodonajn konsiliĝojn kaj faris gravan progreson pri multaj demandoj de komuna zorgo.

Li diris, "Ambaŭ landoj kaj la internacia komunumo pozitive respondis al la progreso. Ni kredas, ke la ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj estas reciproke utilaj, tial ni esperas, ke la du flankoj akcelos la konsiliĝon por atingi kungajnan interkonsenton." Li aldonis, ke nun, la plej grava afero por ambaŭ flankoj estas serioze efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum la argentina renkontiĝo, trakti kaj regi malkonsentojn surbaze de vastigo de kunlaboro por certigi, ke la duflankaj rilatoj disvolviĝu laŭ ĝusta vojo.

La proparolanto diris ankaŭ en la gazetara konferenco, ke Ĉinio planas ellabori leĝon pri protekto de persona informo por bati malkonvenan kolekton, misuzon kaj likigon de persona informo, kaj la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso okupiĝos pri ellaboro de kelkaj leĝoj rilataj al artefarita intelekto.

Proparolanto de la afgana grupo Talibano, Zabiullah Mujahid, diris dimanĉe, ke neniu grava progreso estis farita en la nova intertraktado inter la afgana Talibano kaj Usono en la katara ĉefurbo Daŭho, kaj la intertraktado iras plu.

La afgana novaĵ-agentejo Pajhwok raportis, ke Mujahid diris dimanĉe en deklaro, ke koncernataj demandoj estas tre tiklaj, kaj la intertraktado estas zorgeme antaŭenigata. La du flankoj faras konkretajn diskutojn pri retiro de fremdlandaj trupoj el Afganio kaj ne-uzado de la afgana teritorio por damaĝaj agoj kontraŭ aliaj landoj. Li aldonis, ke la intertraktado iras plu, kaj la du flankoj ankoraŭ ne povis akordiĝi pri projekto de interkonsento.

En la tria tagdeko de januaro en Daŭho, la usona registaro kaj la afgana Talibano okazigis intertraktadon, kaj laŭ raporto, la du flankoj akiris progreson en traktado pri militpaŭzo en Afganio kaj aliaj demandoj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris dimanĉe, ke la fonto de teroristoj restas en Sirio, kaj kontraŭterorisma agado devas esti efike antaŭenigita plu. Li urĝis Turkion efektivigi interkonsenton pri ne-milita zono en la provinco Idlib.

Laŭ avizo publikigita de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lavrov diris, ke la fonto de teroristoj restas en Sirio, precipe en la konflikt-mildiga zono Idlib. La ekstremisma grupo Hayat Tahrir al-Sham regas la regionon kaj okazigis provokajn atakojn kontraŭ civiluloj, rusaj kaj siriaj trupoj. Ankoraŭ ne estis plene efektivigataj la klaŭzoj de dokumento pri starigo de ne-milita zono kaj evakuo de ĉiuj radikaluloj kaj armitaj grupoj el la regiono.

Lavrov diris, ke sub tia situacio, la rusa flanko opinias, ke kontraŭterorisma agado devas esti efike antaŭenigita, kaj nun la grava tasko estas malebligi vastigon de la ekzisto de teroristoj laŭ la interkonsento pri la ne-milita zono Idlib.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris dimanĉe en Bagdado, ke Palestino oponas la "jarcentan interkonsenton" pri palestina-israela paco, kiun preparas Usono.

Abbas dimanĉe atingis Bagdadon por dutaga oficiala vizito. Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun iraka ĉefministro Adel Abdul-Mahdi. Li diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke la usona agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo pruvas, ke Usono ne estas neŭtrala pri la palestina-israela konflikto.

Abdul-Mahdi diris, ke Irako defendos plu la rajtojn kaj interesojn de la palestina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin