Per demokratia konsiliĝo kaj partopreno en kaj diskuto pri ŝtataj aferoj Ĉinio, kunigante fortojn, akiras al si pliajn povojn

(GMT+08:00) 2019-03-04 19:52:10     Redaktoro:Xiong

En ĉiu tria monato de la ĉina luna kalendaro estas la "sezono de la du sesioj" de Ĉinio. la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazas samtempe. Ĝi estas ŝlosila periodo, dum kiu Ĉinio planas unujaran disvolvadon, kaj ankaŭ grava fenestro, tra kiu la mondo povas bone ekzameni Ĉinion. ĈPPKK, kiu, kiel la formo de ŝtata sistemo kun ĉinaj karakterizaĵoj, ludas apartan rolon en la preskaŭe sepdekjara procezo de Ĉinio, servas kiel magia armilo koncentri la korojn kaj la fortojn de la samlandanoj interne kaj ekstere de maroj kaj ĉiam doni povojn, por ke Ĉinio kreu miraklojn de evoluigo.

En Ĉinio, kiel lando de la plej granda loĝantaro en la mondo, la postuloj de la popolanoj estas sufiĉe diversaj. Sed la ĉina popolo havas komunan komprenon: por atingi la grandan prosperiĝon de la ĉina nacio la ĉinoj, nome la preskaŭ 1,4 miliardoj da ĉinoj, devas esti unuanimaj sub la komuna idealo. Kiel la grava organo de la multpartiaj kunlaboro kaj interkonsiliĝo, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, ĈPPKK ludas gravan rolon kiel ponto inter la centra decidofarantaro kaj la diversaj rondoj el la socio; ĝi kunigas komunajn ideojn, formas unuigitajn fortojn, disvolvas la ŝtaton kaj reprosperigas la nacion.

Unuigo kaj demokratio estas la du ĉefaj temoj, por kiuj ĈPPKK laboras. Pro tio, ke la ĈPPKK-anoj devenas de malsamaj rondoj el la socio, nature havantaj vastan reprezentecon, la organo do povas arigi fortojn el ĉiuj sociaj rondoj. Kaj ĝenerale en tiuj anoj sin trovas apartaj karakterizaĵoj, tio estas, ke ili estas distingitoj el iu fako aŭ kampo. Ekzemple en tiu ĉi ĈPPKK estas 105 akademianoj el la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierio. Partoprenante en kaj diskutante pri ŝtataj aferoj, ili povas doni bonajn konsilojn, proponojn kaj ekzamenojn.

ĈPPKK estas grava formo, per kiu Ĉinio povas atingi la popolan demokration, kaj politika konsiliĝo, demokratia kontrolo, kaj partopreno en kaj diskuto pri ŝtataj aferoj plene manifestas la vervecon de la socialisma demokratia sistemo. Ekde la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam postulas, ke ĈPPKK demokratie kontrolu tion, al kio la ŝtato sin dediĉas kaj la popolo donas grandan atenton. En la plenumado de siaj devoj la membroj de diversnivelaj organoj de la politika interkonsiliĝo komunikas al koncernaj registaraj institucioj informojn el la socio kaj el la popolo kaj prezentas al ili konsilojn, kritikojn kaj proponojn: ilia politika influo estas granda kaj forta.

Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de Ĉinio, kaj ankaŭ la 70-a datreveno de la stariĝo de ĈPPKK. La sepdeka travivaĵo pruvas tion, ke ĈPPKK estas ŝlosila platformo de la politika konsiliĝo, kaj sur ĝi Ĉinio iras firme kaj konstante.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin