Proparolanto: Limigita defenda elspezo de Ĉinio minacas neniun alian landon

(GMT+08:00) 2019-03-04 13:52:47     Redaktoro:Yu

Proparolanto por la jara sesio de la nacia leĝdona instanco de la lando diris lunde, ke la limigita defenda elspezo de Ĉinio, kiu celas protekti la nacian suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, montras nenian minacon al iu ajn alia lando.

Zhang Yesui, proparolanto por la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, diris en gazetara konferenco, "Ĉu iu lando estas milita minaco al aliaj aŭ ne, tio estas decidita ne de la pliigo de defenda elspezo, sed de ĝiaj politikoj pri eksterlandaj aferoj kaj nacia defendo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin