Horaroj por sesioj de NPK kaj Nacia Komitato de ĈPPKK en la 5a de marto

(GMT+08:00) 2019-03-04 18:41:30     Redaktoro:Yu

Jen estas la horaroj por la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj la dua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) en mardo.

NPK:

La jara sesio de la NPK malfermiĝos je la 9a horo antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉefministro Li Keqiang faros raporton pri la registara laboro.

Deputitoj por la NPK ekzamenos raporton pri la efektivigo de la plano de 2018 pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado kaj pri la plano de 2019 pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado.

La deputitoj ekzamenos ankaŭ raporton pri la efektivigo de la centra kaj loka buĝetoj por 2018, kaj pri la projekto de plano de centra kaj loka buĝetoj por 2019.

La malfermo estos rekte elsendita de Ĉina Komunikila Grupo. Ankaŭ ĉefaj novaĵ-portaloj faros surlokan raportadon de la okazaĵo.

Posttagmeze, la deputitoj por la NPK okazigos grupajn diskutojn pri la registara laborraporto.

ĈPPKK:

Matene, membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK ĉeestos la malfermon de la sesio de la NPK kiel observantoj.

Posttagmeze, membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK okazigos grupajn diskutojn pri la registara laborraporto.

La novaĵ-centro de la dua sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK okazigos gazetaran konferencon pri la tri ĉefaj bataloj por antaŭevito kaj forigo de gravaj riskoj, efektivigo de laŭcela malriĉec-mildigo kaj regado de poluo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin