Kim Jong Un revenis al Pjongjango

(GMT+08:00) 2019-03-05 09:18:52     Redaktoro:Selena

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), marde frumatene revenis al Pjongjango per speciala trajno post sia oficiala vizito al Vjetnamio.

Laŭ raporto, Kim kaj usona prezidento Donald Trump okazigis la duan renkontiĝon kaj intertraktadon en la vjetnama ĉefurbo Hanojo en la 27a kaj 28a de februaro kaj faris oficialan viziton al Vjetnamio en la 1a kaj 2a de marto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin