Usono aneksis ĝeneralan konsulejon al sia ambasadorejo en Jerusalemo

(GMT+08:00) 2019-03-05 11:51:59     Redaktoro:Selena

Usono lunde aneksis sian ĝeneralan konsulejon en Jerusalemo al sia ambasadorejo en Israelo.

En la pasintaj dekoj da jaroj, la usona ĝenerala konsulejo en Jerusalemo servis kiel agentejo de Usono en Palestino, traktis aferojn en Cisjordanio, Gazao kaj Orient-Jerusalemo. Ĝi, sendependa disde la usona ambasadorejo en Israelo, raportis siajn laborojn rekte al la Ŝtata Departemento. Post la aneksado, la ĝenerala konsulejo estos sekcio pri palestinaj aferoj sub la admbasadorejo kaj plu respondecos pri palestinaj aferoj.

Antaŭe la usona ambasadorejo troviĝis en Tel-Avivo. En la fino de 2017, usona prezidento Donald Trump anoncis agnoski Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo kaj ordonis transloki la ambsadorejon al Jerusalemo en majo de 2018. En oktobro de 2018, Usono deklaris aneksi la ĝeneralan konsulejon al la ambasadorejo. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke la aneksado celas plialtigi efikecon.

Palestino opinias, ke redukto de aŭtonomeco de la ĝenerala konsulejo eligas signalon, ke Usono agnoskas la regadon de Israelo super Orient-Jerusalemo kaj Cisjordanio.

La Palestina Liberiga Organizo publikigis deklaron, kondamnante la aneksadon de la ĝenerala konsulejo al la ambasadorejo. La deklaro diris, ke la ago de Usono rompis rilatan internacian rezolucion kaj estas subteno al la okupado de Israelo sur la palestina teritorio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin