Miljara urbeto Wuzhen

(GMT+08:00) 2019-03-05 14:46:40     Redaktoro:Selena

En la ĉina sudlandparto troviĝas miljara urbeto Wuzhen kuŝanta ĉe akvo. Ĝi posedas originan kaj tradician konstruan stilon kaj longan kaj profundan kulturan enhavon. Loka registaro racie protektas kaj progresigas la urbeton, ke la miljara urbeto montras sian ĉarmon al la mondo. Ĝi estas "viva fosilio de la orienta antikva kulturo".

La urbeto Wuzhen situas en la urbo Jiaxing sub la provinco Zhejiang. De la provinca ĉefurbo Hangzhou, veturinte pli ol horon norden oni atingas Wuzhen, urbeton ĉirkaŭatan de akvo. La antikva kanalo Pekino--Hangzhou trafluas la urbeton kun kvar distriktoj orienta, okcidenta, suda kaj norda laŭ la kruca akvosistemo. Wuzhen posedas tipan karakteron de la ĉeakva urbeto en sudo kaj bone rezervas la originan stilon de centjaraj konstruoj ĉe rivero, super kiu ligiĝas pontoj kiel vojoj.

Ĉe la bordo de la rivero de Wuzhen ĉie videblas la akvaj mansardoj. De mil jaroj, la akva mansardo ja estas hejmo de wuzhen-anoj. La tiel nomataj domoj parte etendiĝas en la akvon, kaj ĉe la fundo sin apogas sur riverujo per lignaj aŭ ŝtonaj kolonoj; vere integriĝas la domoj kaj la rivero. En la akva mansardo, tra la fenestro rigardante kaj ĝuante la pontetojn kaj domojn antaŭ la rivero, oni sentas plezuron.

Wuzhen estas miljara urbeto, kiu rezervas folkloran kulturon ankoraŭ pli kompletan kaj abundan ol aliaj urbetoj ĉe akvo. Tia kulturo herediĝas miljarojn kaj fariĝas la animo de la urbeto. Krom la pontetoj, akvofluoj, domoj, kiuj formas la simplecon kaj antikvecon de la akva urbeto, regas tie ankaŭ etoso de historio kaj kulturo pli riĉa kompare kun aliaj sudaj urbetoj de Ĉinio.

La orienta kaj okcidenta kvartaloj de Wuzhen estas malfermaj. Estas multaj malgrandaj muzeoj, ekzemple: muzeo pri litoj, muzeo pri folkloroj, muzeo pri lignaj skulptaĵoj, malnova loĝejo de ĉina fama verkisto Maodun kaj tiel plu. Tiuj muzeoj densigas la centjaran historion de ĉina suda parto. La vidindejoj Triblankvino-farejo kaj Hongyuantai-tinkturejo estas lokoj vizitindaj. Triblankvino estas apartaĵo de Wuzhen. Ĝi estas aroma, gustoplena, enbuŝmola, freŝa kaj aromdaŭra. En la farejo, turistoj povas ne nur vidi la faradon, sed ankaŭ gustumi la ĵus distilitan triblanko-vinon. La tinkturejo Hongyuantai havas miljaran historion, ĝia blue tinkturita ŝtofo estas fama tra la mondo. La bluo de la ŝtofo estas nature pura kaj tute senpolucia. Oni faras ŝtofon kaj la tinkturon per la indiĝena rimedo, kaj la desegnoj kaj strioj plenas de vilaĝa stilo. Se vi volus aĉeti pecon da ŝtofo kiel memoraĵon, vi do povus laŭplaĉe elekti unu el ili en la butiko antaŭ la tinkturejo.

Cetere, en la orienta vidindejo estas historiaj ruinoj, kiel Xiuzhen-templo (konstruita en la jaro 998), legejo por princo Zhaoming (501—531) , antikva ginko plantita jam en la dinastio Tang (618—907), duoblaj pontoj kaj golfo por turni boatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin