Novaĵoj (Marto 05)

(GMT+08:00) 2019-03-05 17:17:42     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 5a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la nacia leĝdona instanco de Ĉinio komencis ĉi-jaran sesion; Usono aneksis ĝeneralan konsulejon en Jerusalemo al sia ambasadorejo en Israelo. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis ĉi-jaran sesion marde matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ŝtato ĉeestis la malferman kunvenon kune kun proksimume 3 000 deputitoj el la tuta lando.

Ĉefministro Li Keqiang liveris raporton pri la laboro de la registaro en la nomo de la Ŝtata Konsilio al la leĝdona instanco por ekzameno. Li diris, ke Ĉinio alfrontis komplikan kaj defian medion maloftan en multaj jaroj kun ekonomio sub nova malsuprenira premo, la lando sukcese plenumis ĉefajn celojn por ekonomia kaj socia disvolvado en 2018.

Rigardante al 2019, Li diris, ke necesas daŭrigi sanan ekonomian disvolviĝon kaj subteni socian stabilecon por krei slosilan fundamentan subtenon por finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko per elstaraj atingoj.

Li diris, ke Ĉinio starigis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je 6% ĝis 6,5% por 2019 kaj celas konservi la nivelon de konsuma inflacio je ĉirkaŭ 3% kaj krei pli ol 11 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj. La enketita urba senlaboreco estas projektita je ĉirkaŭ 5,5%, kaj la registrita urba senlaboreco estas ene de 4,5%.

La raporto diris, ke la supre projektitaj celoj estas ambiciaj, sed realismaj, ĉar ili reprezentas nian celon akceli altkvalitan disvolvadon, konformi al la nunaj realaĵoj de la evoluado de Ĉinio, kaj kongrui kun la celo de finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Laŭ la raporto, Ĉinio akcelos plu komercan intertraktadon kun Usono, kaj antaŭenigos komercan kaj investan liberigon kaj faciligon. La lando klopodos protekti ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercon kaj aktive partoprenos en la reformo de la Monda Organizo pri Komerco. Ĉinio sin dediĉos al reciprokprofita kunlaboro, kungajna disvolvado kaj traktado de komercaj disputoj per egala diskuto.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio plenforte klopodos altiri fremdlandan investon en 2019 kaj plu malstreĉos limigon al la merkata aliro, reduktos la negativan liston de fremdlanda investado kaj donos al fremdlandaj komercaj entreprenoj plenan rajton pri negocoj en pli multaj kampoj. Krome, Ĉinio plu efektivigos pozitivan financan politikon kaj prudentan monpolitikon por garantii, ke la ĉina ekonomio funkciu en racia amplekso.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio uzos kombinitajn rimedojn por kreskigi la enspezon de urbanoj kaj kamparanoj por plialtigi la konsuman kapablon. La registaro uzos multoblajn vojojn por pliigi la oferton de bonkvalitaj produktoj kaj servoj, kaj pli rapide agos por solvi problemojn kaj malfacilaĵojn, kiuj blokas la eniron de privata investo.

Usono lunde aneksis sian ĝeneralan konsulejon en Jerusalemo al sia ambasadorejo en Israelo.

En la pasintaj jardekoj, la usona ĝenerala konsulejo en Jerusalemo servis kiel agentejo de Usono en Palestino, traktis aferojn en Cisjordanio, Gazao kaj Orient-Jerusalemo. Ĝi, sendependa disde la usona ambasadorejo en Israelo, raportis siajn laborojn rekte al la Ŝtata Departemento. Post la aneksado, la ĝenerala konsulejo estos sekcio pri palestinaj aferoj sub la admbasadorejo kaj plu respondecos pri palestinaj aferoj.

Antaŭe la usona ambasadorejo troviĝis en Tel-Avivo. En la fino de 2017, usona prezidento Donald Trump anoncis agnoski Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo kaj ordonis transloki la ambsadorejon al Jerusalemo en majo de 2018. En oktobro de 2018, Usono deklaris aneksi la ĝeneralan konsulejon al la ambasadorejo. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke la aneksado celas plialtigi efikecon.

Palestino opinias, ke redukto de aŭtonomeco de la ĝenerala konsulejo eligas signalon, ke Usono agnoskas la regadon de Israelo super Orient-Jerusalemo kaj Cisjordanio.

La Palestina Liberiga Organizo publikigis deklaron, kondamnante la aneksadon de la ĝenerala konsulejo al la ambasadorejo. La deklaro diris, ke la ago de Usono rompis rilatan internacian rezolucion kaj estas subteno al la okupado de Israelo sur la palestina teritorio.

Saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir lunde renkontiĝis kun vizitanta rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov. Ambaŭ flankoj opiniis, ke necesas serĉi politikan solvon al la siria demando.

La Araba Televido raportis, ke Lavrov atingis Riadon tiutage por vizito al Saud-Arabio kaj interparolis kun Jubeir. Ili diskutis ĉefe pri la siria demando kaj emfazis la neceson konservi la sirian suverenecon kaj serĉi politikan solvon.

Jubeir diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke ne ŝanĝiĝis la pozicio de Saud-Arabio pri la siria demando, kaj Saud-Arabio sin devontigos al politika traktado de la siria demando. Li aldonis, ke progreso devas esti farita en la politika procezo, kaj Sirio povas komenci la nacian rekonstruon nur post la realigo de paco kaj stabileco per politika traktado.

Kremlo diris lunde, ke rusa prezidento Vladimir Putin subskribis dekreton, ke Rusio ĉesos obei Traktaton pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

Teksto de la dekreto montris, ke Putin ordonis suspendi la efektivigon de la traktato ĝis kiam Usono eliminos la malobservojn de obligacioj sub la traktato aŭ ĝis ĝia eksvalidiĝo. La dekreto instrukciis la rusan Ministerion de Eksterlandaj Aferoj informi Usonon pri la rusa suspendo de la traktato.

Putin diris en la lasta monato, ke Rusio devas sekvi la ekzemplon de Usono kaj sin retiri el la interkonsento pri regado de nukleaj armiloj en la venontaj ses monatoj.

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), marde frumatene revenis al Pjongjango per speciala trajno post sia oficiala vizito al Vjetnamio.

Kim kaj usona prezidento Donald Trump okazigis la duan renkontiĝon kaj intertraktadon en la vjetnama ĉefurbo Hanojo en la 27a kaj 28a de februaro kaj faris oficialan viziton al Vjetnamio en la 1a kaj 2a de marto.

Ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), Yukiya Amano, diris en kunveno de la direkcio de la agentejo en Vieno lunde, ke la agentejo uzos plu publikajn informojn kaj satelit-bildojn por monitori la nuklean aktivecon de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj pretas iri al la lando por kontrolado post atingo de politika interkonsento inter rilataj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin