La ĉina registaro faris al si "devopromeson" por altkvalita evoluigo

(GMT+08:00) 2019-03-05 19:05:19     Redaktoro:Xiong

La 5an de marto la ĉina registaro en sia laborraporto prezentita al la plej altpova organo de Ĉinio – la Nacia Popola Kongreso (NPK) por ties ekzamenado malkovras, ke ĝiaj ĉefaj celoj de la ĉi-jare ekonomia kaj socia disvolvado inkludas la jenajn: la malneta enlanda produkto kreskos je 6 % ĝis 6,5%; novaj dungitoj nombriĝos je pli ol 11 milionoj; la konsuma prezindico de la loĝantaro altiĝos je ĉ. 3%; vilaĝaj malriĉuloj reduktiĝos je pli ol 10 milionoj; kaj la konsumo de energio en ĉiu unuo de la malneta enlanda produkto malpliiĝos je ĉ. 3%.

Aktuale la monda ekonomio kreskas malrapide kaj Ĉinio alfrontas la riskon enkondukatan el ekstere kaj la premon de ekonomia malsupreniro enlande, en tia okazo la celoj difinitaj de la ĉina registaro, kiel ĉi-supre montritaj, estas "pozitivaj kaj senriskaj", konformaj al la realo, kaj utilaj por ke la ekonomio altkvalite disvolviĝu.

La leĝo de ekonomia irado indikas, ke la ekonomia evoluado de kia ajn lando povas iri ne linie, sed spiralsupren; post kiam la ekonomia kvanto atingas ian limgradon, ĝi nepre turniĝas en la evoluon en kiu pli gravas kvalito. La ekonomia titolkvanto de Ĉinio, la due plej granda ekonomiunuo en la mondo, en 2018 jam atingis 90 000 miliardojn da juanoj, kaj nun Ĉinio restas en ŝlosila periodo transformiĝanta de altrapida kreskado en altkvalitan disvolviĝadon.

Oni povas vidi, ke la antaŭvidita celo de 6% ĝis 6,5% apogiĝas sur la bazo, kiu pli kaj pli grandiĝas. Nuntempe la "pezo" de la ĉina ekonomio estas ĉiam pli granda, kaj pro tio ĉiu procentpunkto de ekonomia kresko povas alporti grandegan kvanton. Teni la kreskon de 6% ĝis 6,5% jam estas tre alta celo, laŭ kiu Ĉinio ankoraŭ estas fortega motoro por la monda ekonomio.

Nuntempe Ĉinio frontas al seriozaj situacioj ĉu enlande ĉu eksterlande, kiuj estas "tre maloftaj en tiom da jaroj", por atingis la difinitajn celojn ĝi devas "pagi penigan klopodadon". En la aranĝo de ĉi-jaraj laboroj la ĉina registaro emfazis bone trakti la tri parojn de rilatoj: "enlando kaj alilando", "stabiligo de kresko kaj prevento kontraŭ krizo", kaj "registaro kaj merkato", kio montras, ke la alta tavolo de Ĉinio havas sobran komprenon kaj klaran vidon pri la nunaj cirkonstancioj de Ĉinio, kaj ĝi povas, gvidante la ĉinan popolon, marŝi antaŭen al la fiksita celo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin