Ĉinio admiras la ĉesigon de milita ekzercado fare de Usono kaj Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2019-03-05 20:42:50     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge la sudkorea kaj usona ministerioj de defendo deklaris, ke ili decidis ĉesigi la militan ekzercadon, kiu okazas ĉiuprintempe. Por tio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la regula gazetara konferenco de la 5a de marto, ke Ĉinio admiras kaj subtenas ĉian elpaŝon, kiu povas mildigi la situacion kaj pliigi la interfidon.

Estas raporto, ke la sudkorea kaj usona ministerioj de defendo decidis ĉesigi la militan ekzercadon, nomatan kiel "Ĉefa Decido" kaj "Nizo", kiu okazas ĉiuprintempe. La deklaro asertas, ke la decido volas mildigi la streĉan situacion de la duoninsulo kaj fari klopodadon por ke aperu definitiva sekureco sur la duoninsulo kaj la sennukleigo estu kontrolebla. Por tio Lu Kang diris:

"Ĉinio admiras kaj subtenas ĉian elpaŝon, kiu povas mildigi la situacion kaj pliigi la interfidon, kaj esperas, ke koncernaj partioj daŭre donu bonkorecon, direktiĝu unu al la alia, kaj kune penu fari pozitivan klopodon por la dialoga procezo de la duoninsulo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin