Putin subskribis dekreton suspendi TMDBM

(GMT+08:00) 2019-03-05 10:02:51     Redaktoro:Yu

Kremlo diris lunde, ke rusa prezidento Vladimir Putin subskribis dekreton, ke Rusio ĉesos obei Traktaton pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

Teksto de la dekreto montris, ke Putin ordonis suspendi la efektivigon de la traktato ĝis kiam Usono eliminos la malobservojn de obligacioj sub la traktato aŭ ĝis ĝia eksvalidiĝo.

La dekreto instrukciis la rusan Ministerion de Eksterlandaj Aferoj informi Usonon pri la rusa suspendo de la traktato.

Putin diris en la lasta monato, ke Rusio devas sekvi la ekzemplon de Usono kaj sin retiri el la interkonsento pri regado de nukleaj armiloj en la venontaj ses monatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin