Saud-Arabio kaj Rusio alvokas serĉi politikan solvon al siria demando

(GMT+08:00) 2019-03-05 14:05:44     Redaktoro:Yu

Saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir lunde renkontiĝis kun vizitanta rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov. Ambaŭ flankoj opiniis, ke necesas serĉi politikan solvon al la siria demando.

La Araba Televido raportis, ke Lavrov atingis Riadon tiutage por vizito al Saud-Arabio kaj interparolis kun Jubeir. Ili diskutis ĉefe pri la siria demando kaj emfazis la neceson konservi la sirian suverenecon kaj serĉi politikan solvon.

Jubeir diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke ne ŝanĝiĝis la pozicio de Saud-Arabio pri la siria demando, kaj Saud-Arabio sin devontigos al politika traktado de la siria demando. Li aldonis, ke progreso devas esti farita en la politika procezo, kaj Sirio povas komenci la nacian rekonstruon nur post la realigo de paco kaj stabileco per politika traktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin