Starigi normon de reta sekureco estas iniciativa propono

(GMT+08:00) 2019-03-06 20:34:54     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 6a de marto Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio alvokas, ke la internacia komunumo, surbaze de reciproka respekto kaj egala interprofitigo kaj pere de dialogo kaj kunlaboro, kune respondu al la minaco de reta sekureco, kaj Ĉinio opinias, ke starigi unuecan, objektivan, publikan kaj travideblan normon de reta sekureco estas iniciativa propono.

Antaŭ nelonge la portugala ĉefministro Antonio Costa, intervjuate de la brita ĵurnalo Financial Times, diris, ke EU-landoj ne devas misuzi sekurecan kontroladon, diskriminaciante la investon el landoj ekster Eŭropa Unio. Portugalio komprenas la zorgon de koncernaj landoj pri 5G-reto de Huawei, en kiu eble ekzistus krizo, sed oni ne devas pro tio ĉesigi la procezon de ciferecaj bazaj instalaĵoj en Eŭropo. Kaj cetere, en la 5a de marto, malfermiĝis la Rete Sekureca kaj Travidebla Centro de Huawei en Bruselo. Respondeculo de Huawei alvokis, ke la registaroj de koncernaj landoj kaj entreprenoj kune starigu unuecan, objektivan, publikan kaj travideblan normon de reta sekureco. Por tio Lu Kang diris:

"Ni opinias, ke la esprimo de la ĉefministro Antonio Costa estas objektiva kaj prudenta. Pli kaj pli multaj personoj el diversaj landoj esprimis sian justan sintenon pri la 5G-konstruado okupata de ĉina teknologia entrepreno."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin