Pakistano batis malpermesitajn radikalajn grupojn

(GMT+08:00) 2019-03-06 11:36:05     Redaktoro:Yu

Pakistana ŝtata ministro pri internaj aferoj Shehryar Afridi diris marde, ke la pakistanaj leĝplenumaj aŭtoritatoj arestis 44 membrojn de malpermesitaj radikalaj grupoj lastatempe en sia operaco.

Afridi diris en gazetara konferenco, ke la operaco ekde lundo daŭros du semajnojn kaj estas direktita al radikalaj grupoj enlistigitaj de la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke la agado estis komencita laŭ la decido de la pakistana registaro, sed ne pro premo de la ekstera mondo. Li aldonis, ke Pakistano havas tre konkretan politikon pri la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kaj malpermesas al iu ajn uzi ĝian teritorion por kontraŭleĝa aktiveco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin