Huawei lanĉis sian unuan faldeblan poŝtelefonon

(GMT+08:00) 2019-03-06 14:47:09     Redaktoro:祃璟琳

La 25an de februaro en Barcelono malfermiĝis la Monda Kongreso pri Poŝtelefona Komunikado. En la kunveno pri novaj produktoj, okazinta unu tagon antaŭ la malfermo de la kongreso, la kompanio Huawei lanĉis sian novan saĝtelefonon Mate X, kreita surbaze de la kvina generacio de telekomunika teknologio (5G). La faldebla poŝtelefono havas 5G-an icon subtenantan plurajn ret-sistemojn. Ĝi estas la unua faldebla 5G-a poŝtelefono en la mondo. Ĝi povas elŝuti videon grandan je unu gigabajto en tri sekundoj per 5G-a interreto, nuntempe malofte uzata. Pro tio, ĝi ankaŭ funkcias en la nuna interreto. Tiu poŝtelefono estos aĉetebla ekde junio. Malfaldita, ĝi estas granda je ok anglaj coloj. Oni povas trakti plurajn taskojn samtempe sur tiu granda ekrano, kvazaŭ ĝi estas komputilo, kaj ambaŭ lensoj, la antaŭa kaj la malantaŭa, povas esti kunigitaj konforme al faldebleco. Krome, ĝia ŝaltilo estas ankaŭ uzata por distingo per fingra premsigno. La poŝtelefono estas rapide ŝargebla, kaj ĝia baterio povas funkcii dum longa tempo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang anoncis tion marde matene, kiam li faris la raporton pri la registara laboro en la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio akcelos konstruadon de unueca kaj malferma merkata sistemo kaj antaŭenigos leĝan, internacian kaj faciligan reglamentadon, kaj la registaro plu malgrandigos negativan liston por merkataliro kaj reduktos rektan distribuadon de resursoj fare de la registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin