Irano neniam intertraktos kun Usono

(GMT+08:00) 2019-03-07 10:37:41     Redaktoro:Li

Merkrede irana prezidento Hassan Rouhani faris televidan paroladon, dirante, ke kvankam la sankcioj de Usono kaŭzis ekonomian premon kaj malfacilon al Irano, tamen Irano neniam intertraktos kun Usono.

Rouhani diris, ke usonaj sankcioj kontraŭ Irano celas ne la nuklean demandon, sed renverson de la nuna irana reĝimo. Li diris ankaŭ, ke Irano faras ekonomian kaj psikologian batalon kun Usono.

Rouhani konfesis ke la usonaj sankcioj kaŭzis malfacilojn al la irana ekonomio, tamen Irano ne submetiĝos al la usona premado.

La 8an de majo usona prezidento Donald Trump deklaris retiron de Usono el la irana nuklea interkonsento kaj rekomencon de sankcioj kontraŭ Irano, kiuj tuŝas la kampojn de petrolo, financo kaj ŝipveturigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin