Tibeto liberigis 210 000 homojn el malriĉeco en pasintaj 3 jaroj

(GMT+08:00) 2019-03-07 10:46:42     Redaktoro:Li
De la jaro 2016 ĝis 2018 la Tibeta Aŭtonoma Regiono investis 28,692 miliardojn da juanoj por konstruado de industriaj projektoj por subteni malriĉulojn. En la pasintaj tri jaroj, Tibeto konstruis 2 263 projektojn kaj 1 493 el ili estis plenumitaj, kaj 210 miloj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Ĝis la fino de 2018, la nombro de malriĉuloj en Tibeto reduktiĝis ĝis 150 miloj, kaj la procento de malriĉeco reduktiĝis ĝis malpli ol 6%. En la jaro 2019, Tibeto profunde efektivigos rimedojn de industrio kaj dungado por liberigi la restajn 150 milojn da malriĉuloj el malriĉeco kaj fundamente elimini absolutan malriĉecon en la tuta regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin