Novaĵoj (Marto 07)

(GMT+08:00) 2019-03-07 16:41:07     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 7a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio liberigis pli ol 80 milionoj da siaj civitanoj el malriĉeco en la pasintaj 6 jaroj; Ĉinio urĝas Pakistanon kaj Hindion konvene trakti diverĝon per dialogo. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. En la programero Socia Vivo, vi aŭdos raporton titolitan Epoko de kvina-generacia telekomunikila teknologio alvokas internacian kunlaboron. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Pekino, Liu Yongfu, estro de la oficejo pri malriĉec-redukto kaj disvolviĝo sub la Ŝtata Konsilio, diris, ke en la pasintaj 6 jaroj, pli ol 80 milionoj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco. La nombro de malriĉuloj reduktiĝis de 98,99 milionoj en 2012 ĝis 16,6 milionoj en 2018. En la jaro 2019, Ĉinio penos por liberigi pli ol milionon da homoj el malriĉeco.

Ĉina ministro pri financo Liu Kun diris ĵaŭde en Pekino, ke riskoj de ŝuldoj de ĉinaj lokaj registaroj estas regeblaj. Ĝis la fino de 2018, la ŝuldsaldo de ĉinaj lokaj registaroj kalkuliĝis al 18,39 duilionoj da juanoj, kaj la proporcio de ŝuldsaldo atingis 76,6%. La nivelo estas multe pli malalta ol la internacia averta linio de 100% ĝis 120%.

De la jaro 2016 ĝis 2018 la Tibeta Aŭtonoma Regiono investis 28,692 miliardojn da juanoj por konstruado de industriaj projektoj por subteni malriĉulojn. En la pasintaj tri jaroj, Tibeto konstruis 2 263 projektojn kaj 1 493 el ili estis plenumitaj, kaj 210 miloj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Ĝis la fino de 2018, la nombro de malreĉeculoj en Tibeto reduktiĝis ĝis 150 miloj, kaj la procento de malriĉeco reduktiĝis ĝis malpli ol 6%. En la jaro 2019, Tibeto profunde efektivigos rimedojn de industrio kaj dungado por liberigi la restajn 150 milojn da malriĉuloj el malriĉeo kaj fundamente elimini absolutan malriĉecon en la tuta regiono.

Ĉinio merkrede esperis, ke Pakistano kaj Hindio montros plu bonan intencon unu al la alia, renkontos unu la alian duonvoje, konvene traktos diverĝon per dialogo kaj bonigos interrilatojn.

Estis raporto, ke la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke pakistana komisaro al Hindio baldaŭ revenos al Nov-Delhio por sia ofico, Pakistano kaj Hindio planas sendi delegaciojn unu al la alia en la 14a kaj la 28a de marto respektive por konsiliĝi pri la koridoro Kartarpur, kaj ke Pakistano volas subteni komunikadon sur la nivelo de operacia direktoro kun Hindio.

Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko bonvenigas la novan progreson anoncitan de la pakistana flanko, kaj opinias, ke tio helpas bonigon de la regiona situacio. Li diris, ke Pakistano kaj Hindio estas najbaroj de Ĉinio, kaj paca kunekzisto de la du landoj konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj utilas al paco kaj stabileco de la regiono. Li aldonis, ke la ĉina flanko ludos plu konstrueman rolon por instigi kaj puŝi la du flankojn komenci dialogon.

Ĉinio merkredo okazigis kunvenon por festi la Internacian Virinan Tagon, kiu falas en la 8a de marto, kaj honoris virinajn ekzemplojn de la lando. Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan ĉeestis la kunvenon, kiu estis organizita de la Ĉina Virina Federacio.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Nacia Labor-Komitato pri Infanoj kaj Virinoj sub la Ŝtata Konsilio, diris, ke ŝi esperas, ke virinoj plifortigos siajn idealojn kaj konvinkojn, disvolvos solidajn kapablojn, daŭrigos tradiciajn virtojn kaj kontribuos al la decida venko en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede alvokis duoblajn klopodojn por protekti kaj akceli la rajtojn, dignon kaj gvidadon de virinoj.

Guterres diris en sia mesaĝo okaze de la Internacia Virina Tago, kiu estos festata en la 8a de marto, ke homa egaleco kaj virinaj rajtoj estas fundamento por tutmonda progreso en paco kaj sekureco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo.

La ĝenerala sekretario diris, "Ni vivas en la mondo regata de viroj kun kulturo sub la dominado de viroj. Nur kiam ni rigardas la rajtojn de virinoj kiel nian komunan celon, vojon al ŝanĝo, kiu profitigas ĉiujn, ni komencos ŝanĝi la ekvilibron."

Guterres diirs, ke pliigi la nombron de virinaj decidfarantoj estas fundamento, kaj la UN nun havas la plej grandan nombron da virinoj en altranga administrantaro, kaj ĉi tiu progreso estos plifirmigita. Li diris, ke tamen, virinoj ankoraŭ alfrontas gravajn obstaklojn en aliro kaj uzo de potenco. Laŭ la Monda Banko, nur ses ekonomioj donas al virinoj kaj viroj egalajn leĝajn rajtojn en kampoj, kiuj influas ilian laboron. Se la tendenco daŭros, 170 jaroj estos bezonataj por elimini la ekonomian seksdiferencon.

La usona Ŝtata Departemento diris merkrede, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo diris antaŭ nelonge, ke Usono subtenas traktadon de la siria demando per politika procezo sub la dominado de la UN.

Deklaro publikigita de vicproparolanto de la UN Robert Palladino diris, ke marde en Vaŝingtono, Pompeo renkontiĝis kun Geir Pedersen, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN, kaj la du flankoj diskutis pri solvo al la siria krizo.

Pompeo diris, ke Usono subtenas traktadon de siriaj demandoj laŭ la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN kaj per politika procezo sub la dominado de la UN. Li aldonis, ke la politika procezo inkluzivas enhavojn pri konstitucia reformo kaj okazigo de libera kaj senpartia ĝenerala elekto en Sirio, kaj la usona registaro subtenas la klopodojn de la UN por revigligo de la procezo.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke se estos konfirmita la novaĵo, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) rekonstruas raket-lanĉejon, li tre desapontiĝos.

Trump diris al raportistoj en la Blanka Domo, ke la novaĵo pri rekonstruado de raket-lanĉejo en la KDPR fontis de unuaj raportoj de usonaj amaskomunikiloj kaj ankoraŭ ne estis konfirmita, kaj la usona flanko donos atenton al disvolviĝo de la afero. Li aldonis, ke nun Usono kaj la KDPR konservas bonajn rilatojn, kaj la nuklea demando de la Korea Dunoninsulo fine estos solvita.

Merkrede irana prezidento Hassan Rouhani faris televidan paroladon, dirante, ke kvankam la sankcioj de Usono kaŭzis ekonomian premon kaj malfacilon al Irano, tamen Irano neniam intertraktos kun Usono.

Rouhani diris, ke usonaj sankcioj kontraŭ Irano celas ne la nuklean demandon, sed renverson de la nuna irana reĝimo. Li diris ankaŭ, ke Irano faras ekonomian kaj psikologian batalon kun Usono. Rouhani konfesis ke la usonaj sankcioj kaŭzis malfacilojn al la irana ekonomio, tamen Irano ne submetiĝos al la usona premado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin