Ĉefo de UN alvokas duoblajn klopodojn por protekti virinajn rajtojn

(GMT+08:00) 2019-03-07 13:29:58     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede alvokis duoblajn klopodojn por protekti kaj akceli la rajtojn, dignon kaj gvidadon de virinoj.

Guterres diris en sia mesaĝo okaze de la Internacia Virina Tago, kiu estos festata en la 8a de marto, ke homa egaleco kaj virinaj rajtoj estas fundamento por tutmonda progreso en paco kaj sekureco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo.

La ĝenerala sekretario diris, "Ni vivas en la mondo regata de viroj kun kulturo sub la dominado de viroj. Nur kiam ni rigardas la rajtojn de virinoj kiel nian komunan celon, vojon al ŝanĝo, kiu profitigas ĉiujn, ni komencos ŝanĝi la ekvilibron."

Guterres diirs, ke pliigi la nombron de virinaj decidfarantoj estas fundamento, kaj la UN nun havas la plej grandan nombron da virinoj en altranga administrantaro, kaj ĉi tiu progreso estos plifirmigita. Li diris, ke tamen, virinoj ankoraŭ alfrontas gravajn obstaklojn en aliro kaj uzo de potenco. Laŭ la Monda Banko, nur ses ekonomioj donas al virinoj kaj viroj egalajn leĝajn rajtojn en kampoj, kiuj influas ilian laboron. Se la tendenco daŭros, 170 jaroj estos bezonataj por elimini la ekonomian seksdiferencon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin