Ĉina virina federacio okazigis kunvenon de Virina Tago

(GMT+08:00) 2019-03-07 13:32:52     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkredo okazigis kunvenon por festi la Internacian Virinan Tagon, kiu falas en la 8a de marto, kaj honoris virinajn ekzemplojn de la lando.

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan ĉeestis la kunvenon, kiu estis organizita de la Ĉina Virina Federacio.

Sun, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Nacia Labor-Komitato pri Infanoj kaj Virinoj sub la Ŝtata Konsilio, diris, ke ŝi esperas, ke virinoj plifortigos siajn idealojn kaj konvinkojn, disvolvos solidajn kapablojn, daŭrigos tradiciajn virtojn kaj kontribuos al la decida venko en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Shen Yueyue, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso kaj prezidanto de la Ĉina Virina Federacio, prezidis la kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin