Pompeo: Usono subtenas politikan traktadon de siria demando sub dominado de UN

(GMT+08:00) 2019-03-07 13:34:06     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris merkrede, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo diris antaŭ nelonge, ke Usono subtenas traktadon de la siria demando per politika procezo sub la dominado de la UN.

Deklaro publikigita de vicproparolanto de la UN Robert Palladino diris, ke marde en Vaŝingtono, Pompeo renkontiĝis kun Geir Pedersen, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN, kaj la du flankoj diskutis pri solvo al la siria krizo.

Pompeo diris, ke Usono subtenas traktadon de siriaj demandoj laŭ la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN kaj per politika procezo sub la dominado de la UN. Li aldonis, ke la politika procezo inkluzivas enhavojn pri konstitucia reformo kaj okazigo de libera kaj senpartia ĝenerala elekto en Sirio, kaj la usona registaro subtenas la klopodojn de la UN por revigligo de la procezo.

En januaro de 2018 en la rusa urbo Soĉio okazis la siria konferenco pri nacia dialogo, kaj la konferenco decidis fondi la sirian konstitucian komitaton, kio estis rigardata kiel grava paŝo en la politika procezo de Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin