Trump maltrankvila pri "rekonstruo de raket-lanĉejo" en KDPR

(GMT+08:00) 2019-03-07 14:08:48     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke se estos konfirmita la novaĵo, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) rekonstruas raket-lanĉejon, li tre desapontiĝos.

Trump diris al raportistoj en la Blanka Domo, ke la novaĵo pri rekonstruado de raket-lanĉejo en la KDPR fontis de unuaj raportoj de usonaj amaskomunikiloj kaj ankoraŭ ne estis konfirmita, kaj la usona flanko donos atenton al disvolviĝo de la afero. Li aldonis, ke nun Usono kaj la KDPR konservas bonajn rilatojn, kaj la nuklea demando de la Korea Dunoninsulo fine estos solvita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin